From Wikipedia, the free encyclopedia
Bagmati estas la sankta rivero de la nepalanoj kaj la plej granda rivero de Nepalo.
Bagmati | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 589 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Nepalo |
Regionoj | Centra Regiono |
Ĝi fontas ĉe Bagdŭar je la norda rando de la valo de Katmanduo kaj fluas meze tra Katmanduo. Ĉe la bordo situas la templokomplekso de Pashupatinath, en kiu okazas kadavrobruligoj laŭ hinduaj ritoj. La Bagmati absorbas ĉiujn aliajn riveretojn el la valo de Katmanduo kaj forlasas la valon je la sudo en la gorĝo de Ĉovar. La rivero estas grave malpuriĝinta, ĉar preskaŭ ĉiu uzita akvo de la metropolregiono Katmanduo kun multaj milionoj da loĝantoj estas kondukata al ĝi.
Koordinatoj: 27° 39′ 09″ N; 85° 17′ 23″ E Mapo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.