From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Paulini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulini Béla estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ilustristo, karikaturisto.
Béla Paulini | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de junio 1881 en Csákvár | |
Morto | 1-an de januaro 1945 (63-jaraĝa) en Baj | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto libretisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Béla Paulini naskiĝis la 20-an de junio 1881 en Csákvár, li mortis la 1-an de januaro 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 17-a) en Baj (Hungario).
Béla Paulini lernis en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto. En la frua 19-a jarcento li estis karikaturisto en pluraj gazetoj. Baldaŭ li verkis fabelojn, li kolektis ilin en volumoj, samtempe li desegnis la ilustrojn. Lia ĉefverko (kune kun Zsolt Harsányi) estas la jam konata historio de Háry János, poste Zoltán Kodály komponis la muzikon. En 1931 li estis fondinto de movado pri la popolaj konvencioj (ankaŭ popolaj dancoj). Inter 1934 kaj 1944 li redaktis la movadan revuon. Li estis nomumita kabineta ĉefkonsilisto en 1943. Dum la nazia erao li plene retiriĝis, poste li sinmortis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.