From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Komjádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Komjádi Béla estis hungara akvopilkisto (defendisto), naĝisto, trejnisto, grava figuro de la frua akvopilka vivo.
Béla Komjádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1892 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de marto 1933 (40-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Cerba sangado |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3C-11-23 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto sporta trejnisto water polo referee (en) akvopilkisto |
Béla Komjádi[1][2] naskiĝis la 15-an de marto 1892 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1933 (laŭ alia informo la mortotago estas la 6-a) en Budapeŝto.
Béla Komjádi devenis el juda familio. Pri la lernejaj jaroj informoj ne estis trovitaj, sed fakte li estis oficisto, dum li kontribuis pri sportoj en gazetoj. En 1913 li soldatiĝis kaj komence li batalis dum la 1-a mondmilito. Li vundiĝis, tial li estis forigita el la armeo. Li ricevis plurajn premiojn inter 1915-1932.
Béla Komjádi ekde 1910 estis naĝisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li venkis kelkfoje, tamen li ne havis gravajn rezultojn. Post kvar jaroj li aliĝis al la akvopilkistoj. Li finis sian aktivan akvopilkistan karieron en 1919, sed ekde 1916 li estis trejnisto. Lia sportkluba teamo estis hungara ĉampiono dufoje (1923, 1924), lia nacia hungara teamo estis olimpika ĉamiono en 1932 eŭropa ĉampiono en 1926, 1927 kaj 1931. Li havis signifan postenon en la hungara akvasporta asocio. Li enkondukis pli efikan trejnadon kaj sisteman okupiĝon pri la junuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.