From Wikipedia, the free encyclopedia
azerbajĝanaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala azerbajĝana teamo partoprenas la olimpikojn.
Azerbajĝano en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Sovetunio (1952–1988) Unia Teamo (1992) |
||||||||||||
La Azerbajĝana Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 23 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nazim Hüseynov (ĵudo).
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 31 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Namig Abdullayev (liberstila luktado).
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 36 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nizami Pashayev (halterlevo).
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Farid Mansurov (greka-romia luktado).
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 53 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Elnur Mammadli (ĵudo).
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 56 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Teymur Mammadov (boksado).
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Rustam Orujov (ĵudo) kaj Farida Azizova (tekvondo).
En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Məhəmməd Abdullayev (boksado) kaj Gültac Məmmədəliyeva (ĵudo).
En Vintraj Olimpikoj la azerbajĝana teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Julia Vorobieva (arta sketado).
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergey Rylov (arta sketado).
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Igor Lukanin (para arta sketado).
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Fuad Guliyev (vidu dekstre).
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rahman Khalilov (vidu dekstre, tiam ĉefo de la nacia vintrosporta federacio).
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 1 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Patrick Brachner (alpa skiado).
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vladimir Litvintsev (arta sketado, vidu maldekstre).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.