Austerlitz estas urbeto en la provinco Utreĥto de Nederlando. Ĝi estas parto de la municipo Zeist, kaj situas proksimume 6 km oriente de la loĝloko Zeist.
Austerlitz | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ŝtato: | Nederlando |
Provinco: | Utreĥto |
Municipo: | Zeist |
Koordinatoj: | 52° 4' 43" norde, 5° 19' 0" oriente |
loĝantoj: | 1 580 (fine de 2006) |
En 2006, la urbeto Austerlitz kaj iuj unuopaj domoj en ĝia proksima ĉirkaŭaĵo, kiuj kalkuliĝas parto de la urbeta teritorio havis proksimume 1 580 loĝantojn.
Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1979, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.
Historio
La urbeto fondiĝis la 17-an de aŭgusto 1806 en la loko de kampadejo de la franca armeo. Ĝi estis baptita fare de reĝo Louis Bonaparte de la mallongviva Reĝlando Holando (ekzistinta inter la jaroj 1806 kaj 1810) honore al la venko de lia frato, imperiestro Napoleono en la batalo de Austerlitz.
Proksime de la urbeto, ekzistas artefarita monteto nomata la "piramido de Austerlitz", kvankam fakte ĝi estas parto de la najbara municipo Woudenberg. Ĝi estis konstruita en 1804 fare de la soldatoj de la franca generalo Auguste Marmont. Estis populara ekskursocelo grimpi la panoraman turon sur ĝi, sed fine de la 20-a jarcento la turo dum pluraj jaroj estis fermita pro nestabileco, kaj pro tio la populareco de la loko malplialtiĝis, kvankam ĝi intertempe estas plejparte renovigita kaj denove grimpebla. Tamen la supreniro nun kostas modestan kotizon, kies profito estas uzata por fini la renovigon.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de la urbeto (nederlande) Arkivigite je 2010-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo de Austerlitz Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- informo pri la "piramido de Austerlitz" Arkivigite je 2007-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.