komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Audignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Audignies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay | ||
INSEE kodo | 59031 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59031 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 369 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 17′ N, 3° 49′ O (mapo)50.2869444444443.8119444444444 [+] | ||
Alto | 129 m - 159 m | ||
Areo | 3,66 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Audignies [+] | |||
Fine de 2021 en la komunumo vivis 369 loĝantoj sur areo de 3,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 101 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.
Audignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Audignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Audignies etendiĝas sur 3,66 km².
Audignies estas unu el la malmultaj vilaĝoj de Francio, el kiu neniu denaskulo mortis dum la Unua mondmilito.
Estas en Audignies kastelo de la 15-a jarcento. Ĝi estis parte klasifikita kiel Monumento historia en 1984 . La konstruado de tiu kastelo estis atribuita al Guillaume de Sars (1370-1438), filo de Alard (kromnomita la Liono de Sars).
Audignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.