From Wikipedia, the free encyclopedia
Attila Hevesi [atila heveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hevesi Attila estis hungara geografo, speleologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Attila Hevesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto speleologo |
Attila Hevesi[1] naskiĝis la 4-an de novembro 1941 en Budapeŝto.
Attila Hevesi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1959, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. Li instruis en gimnazio en Miskolc inter 1964-1973 kaj doktoriĝis en 1969. Inter 1973-1988 li laboris en geografia instituto en Budapeŝto, sed en tiu periodo li ankaŭ instruis foje-foje en Pezindustria Teknika Universitato, Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh, Universitato Loránd Eötvös kaj gimnazioj en Budapeŝto, Budaörs, Etyek. Li estis katedrestro inter 1990-1994, en 1995 li akiris la instruan rangon docento, en 2001 profesoro en la Pezindustria Universitato. En tiu instrua periodo li kandidatiĝis en 1987, habilitiĝis en la universitato en 2002 kaj doktoriĝis post 2 jaroj ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ multe vojaĝis en la mondo. Li ricevis premiojn en 1989 kaj 2006.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.