From Wikipedia, the free encyclopedia
Attila Csáji [ĉAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáji Attila estas hungara pentristo, grafikisto, lumartisto (artisto pri holografioj kaj laseroj), ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011), subprezidanto de Societo Szinyei Merse Pál.
Attila Csáji | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csáji Attila |
Naskiĝo | la 21-an de marto 1939 en Szepsi (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | László Koppány Csáji (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto grafikartisto |
Attila Csáji naskiĝis la 21-an de marto 1939 en Szepsi (Hungario nuntempa Moldava nad Bodvou en Slovakio).
La familio Csáji estis deportita al Budapeŝto pro Dekretoj de Beneš. Attila Csáji akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Eger en 1964. Jam tiutempe li estis grava figuro de la hungara avangardo, en la sekva jardeko jam ties gvidanto. Li ekspoziciis unue en 1966 en privata ĉambro. Ekde la 1970-aj jaroj li interesiĝis pri spektakloj helpe de laseroj. Li ricevis italan, polajn, ĉeĥoslovakian, hungaran, francan, usonan stipendiojn, kiuj helpis studadon de la lumtekniko. En la sekva jardeko li studis en Budapeŝto en 2 fizikaj institutoj la laserojn, poste en Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li kreis ankaŭ grafikaĵojn kaj monumentojn. Li ricevis 4 premiojn inter 2009-2018.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.