From Wikipedia, the free encyclopedia
Je la 18-a de marto 2015, tri teroristoj en militaj uniformoj atakis la nacian Bardo-muzeon en Tunizo, ĉefurbo de Tunizio, kaj prenis ostaĝojn.[1] 21 homoj, plejparte eŭropaj turistoj, mortis ĉe la scenejo, tiel 13 mortis en la konstruaĵo kaj 8 ekstere; plia viktimo mortis dek tagojn poste. Laŭ turista agentejo pli ol 12 malaperis. Ankaŭ pli ol 50 aliaj estis vunditaj.[2][3][4] Du el la armitoj, tuniziaj civitanoj, Yassine Labidi kaj Scii Khachnaoui, estis mortigitaj de polico, dum la tria atakanto estas nuntempe for.[5] Polico traktis la okazaĵon kiel teroristan atakon.[6][7] Tio estas ĝis nun la plej mortiga terorista atako en la tunizia historio.
La Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS) pretendis sin responso pri la atako, kaj minacis fari pliajn atakojn.[8] Tamen, la tunizia registaro kulpigis lokan grupon de Al-Kaida en islama Magrebo, nomatan la Okba-Ibn-Nafaa Brigado, por la atako. Polica surprizatako mortigis 9 membrojn el ĝi je la 28-a de marto.[9]
La atako komenciĝis je ĉirkaŭ 12:30 posttagmeze[10], kiam estis pli ol 200 turistoj en la muzeo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. [11] En tiu tempo, gardistoj protektantaj la muzeon kaj la apudan Parlamenton forestis pro kafpaŭzo.[12] Unue la armitoj provis eniri la tunizian parlamenton, kiu aŭdiencis celante kontraŭterorisman leĝon.[13] La atakantoj estis repelitaj kaj la deputitoj evakuitaj.[14] Tiam la atakantoj direktas sin al la nacia Bardo muzeo, tute proksime de la Parlamento. La turistoj estis atakitaj dum ili eliros el buso por eniri la Bardo-muzearon. Dum parto da vizitontoj ekkuris al la muzeo por eviti la pafadon, la atakantoj postkuris ilin kaj prenis ilin kiel ostaĝojn enen.[15][16] La sieĝo daŭris tri horojn,[17] kaj finiĝis kiam sekurecfortoj breĉis la konstruaĵon kaj mortigis du el la atakantoj. Unu policano estis fatale pafita dum la operaco de savado.[9][18]
Kontraŭterorismaj protestoj komenciĝis en centro de Tunizo post la atako, kun homamasoj raportite skandantaj, ke Tunizio estas libera kaj eksteras terorismon.[19] La 24-an de marto, preskaŭ unu semajnon post la atako, la muzeo organizis ceremonian remalfermon. Samtempe, miloj da tunizianoj kaj turistoj marŝis en Tunizo montrante solidarecon kun la mortigitaj viktimoj.[20] La 29-an de marto, dekoj da miloj de manifestaciantoj, kune kun franca prezidanto François Hollande, itala ĉefministro Matteo Renzi, kaj pluraj aliaj mondaj gvidantoj, marŝis en Tunizo sub la slogano "La mondo estas Bardo" (france Le Monde est Bardo) por protesti kontraŭ terorismo.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.