municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Arroyo de las Fraguas [aROĝo delasFRAgŭas] (Rojo de la Forĝejoj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 33 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km².
Arroyo de las Fraguas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19238 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 33 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 6′ N, 3° 8′ U (mapo)41.104166666667-3.1302777777778 [+] | ||
Alto | 1 216 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arroyo de las Fraguas [+] | |||
En la municipa teritorio estas du senhomejoj: Las Tainas del Horcajo, oriente de la urba kerno, kaj Santotis, kiu formas eksklavon al la sudo.
Arroyo de las Fraguas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1216 m super marnivelo; je 65 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Gografiaj koordinatoj estas 41°06′15″N 3°07′49″Ok. La teritorio havas komunan limon kun El Ordial, La Huerce, Las Navas de Jadraque, Zarzuela de Jadraque, Semillas, Monasterio kaj Arbancón.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 229 loĝantoj en 1960 al 26, tio estis oni perdis en unu jarcento 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arroyo de las Fraguas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arroyo de las Fraguas kie oni falis al la nunaj 26.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. La ekonomio praktike dependas de la emeritaj pensioj kaj de la unuaranga sektoro, kun bovoj, malgrandaj fruktoĝrdenoj kaj iom malpli abelbredado. En sezono de fungoj eblas rikolti manĝeblajn fungojn, kaj ĉefe Boletus aŭ Lactarius ĉe pinaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.