Arapiles
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arapiles estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.
Arapiles | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37796 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 725 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 5° 39′ U (mapo)40.894166666667-5.6447222222222 [+] | ||
Alto | 838 m [+] | ||
Areo | 25,25 km² (2 525 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arapiles [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arapiles, El Ventorro, La Pinilla, Las Torres kaj Orejudos, okupas totalan areon de 25,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 653 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 11 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Tiukadre la 22an de Julio 1812, sur la montetoj de la teritorio okazis la grava batalo de Arapiles, en kiu la trupoj de la aliancanoj, hispanaj, britaj kaj portugalaj, estritaj de la duko de Wellington, venkis sur la francaj trupoj estritaj de Auguste Marmont.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis kaj helpo al la provinca ĉefurbo (dormurbo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.