Mezorienta alkoholaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Arako (el la araba Al Rak = ŝvito aŭ suko) estas brando kun agrabla gusto, simila al la rumo. Oni faras ĝin laŭ regionoj el diversaj materialoj. Plej ofte sur la tropikoj ĝi estas gajnita el la dolĉa palma suko, fermentita (per sukero) rizo, sukerkana melaso, kiuj estas kultivitaj en Barato (Goa), Srilanko kaj sud-orienta Azio. Kelkfoje oni almiksas ekstraktaĵojn de daktiloj kaj milio kaj semoj de anizo antaŭ la fina brandigo.
La irana versio de arako (komune nomata Arak Saggi) ne entenas anizon, kaj ĝenerale produktita de vinberoj.
La plej konata arako estas la Batavia-arako el Javo. La originala arako havas 50-65 % da alkoholo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.