ApulioApulujo (itale Puglia [pulja]) estas sudorienta regiono de Italio, kiu konsistigas la maleolon kaj la kalkaneon de la Itala duoninsulo.

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...
Apulio
itale Puglia

Thumb

Thumb

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: PUG
Ŝtato: Italio
Areo: 19 362 km²
Ĉefurbo: Bari
Loĝantaro: 4 029 053 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 208 loĝ./km²
Provincoj: Bari, Barletta Andria Trani, Brindizio, Foggia, Lecce, Taranto
Komunumoj: listo de 258 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 16
Prezidanto: Michele Emiliano (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Thumb
vdr
Fermi

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 029 053 loĝantoj sur areo de 19 365,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 208 loĝantoj/km².

Ĝi estas regiono kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon. Ĝiaj havenoj servas Grekion kaj Albanion.

Historio

Thumb
Kolono laŭ la romia strato Appia, ĉe Brindizio
Thumb
tempio a Canosa di Puglia
Thumb
Romia amfiteatro en Lecce
Thumb
Mapo de la Reĝlando de la du Sicilioj el la 19-a jarcento

La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj[1].

Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Grekio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).

La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca nabo, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria[2], kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produktitaj en Apulio povis esti transportataj.

Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero[3]. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.

Poste, la alveno de la Normanoj, ili forpelis la bizancojn de Suda italio kaj formigis Reĝlando de la du Sicilioj daŭrita ĝis la 1302.


Geografio

Thumb
Surfaco de Apulio per altimetraj zonoj

El geografia vidpunkto, Apulio estas longa kaj mallarĝa regiono, kies sudan parton konsistigas duoninsulo kiu etendiĝas inter la Adriatika maro, oriente, kaj la Ionia maro, okcidente kaj sude. La tradicia limo inter la du maroj estas la Markolo de Otranto, kiu disigas Apulion de Albanio.

Ĉefaj urboj

Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1BariProvinco Bari 325 200 loĝ.
2TarantoProvinco Taranto 196 600 loĝ.
3FoggiaProvinco Foggia 153 500 loĝ.
4AndriaProvinco Barletta-Andria-Trani 98 100 loĝ.
5LecceProvinco Lecce 93 500 loĝ.
6BarlettaProvinco Barletta-Andria-Trani 93 200 loĝ.
7BrindizioProvinco Brindizio 90 200 loĝ.
8AltamuraProvinco Bari 67 700 loĝ.
9MolfettaProvinco Bari 59 900 loĝ.
10CerignolaProvinco Foggia 58 100 loĝ.
Thumb
Murgia, altebenaĵo en Apulio.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.