La Apostola Tradicio estas manlonga antikva kristana verko en kiu oni referencas al kompendio de principoj, reguloj kaj instruaĵoj temantaj pri eklezieca ordinigo, praktikoj, liturgiaĵoj kaj komunuman vivo.kiuj reprezentas la strukturon kaj la formon per kiuj la antikva eklezio realigis, fakte kaj konkrete, la “instrukciaron” (latine: traditio) de la Apostoloj, por la bono kaj edifo de ĉiuj kredantoj. Tradicie datita ĉirkaŭ la 215 kaj atribuita al Hipolito el Romo (170?-235?), estas nun konsiderata ĉe studuloj agregaĵo de materio devenanta el diversaj fontoj, tre probable origininta en diversaj geografiaj regionoj kaj probable en diversaj historiaj epokoj, eble datebla ekde la duono de la 2-a jarcento ĝis la 4-a; tamen neniu de la tekstaj atestaĵoj povas estis kun certeco lokigita antaŭ la 4-a jarcento.[1]
Apostola Tradicio | |
---|---|
literatura verko • church order • Canonical collection | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hipolito |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | church order |
Fakte la origina greka teksto estas konata nur per maloftaj fragmentoj tiel ke la textus receptus “akceptita teksto) estas la rezulto de kolekto de partaj atestaĵoj inter kiuj latina versio, konstituata de palimpsesto de la Codex veronensis (LV 53) de la kapitula biblioteko de Verono, kiu konservas ekzempleron de la 8-a jarcento de la tria libro de la Sententiae de Isidoro de Sevilo.
Tamen, en 1999[2], estis trovita etiopalingva versio kopiita el manuskripto de la 14-a jarcento siavice tradukita el greka teksto de egipta kanona-liturgia kolekto referencanta al la Patriarkejo de Aleksandrio, dirita kolekto aksumita kaj datebla je la fino de la 5-a jarcento. Tiu nova kodekso transdonas version proksiman al tiu latina kaj akreditas la hipotezon de greka arketipo. Sen ignori la tezon de la agregaĵo, la lasta malkovvita etiopa dokumento helpas la subtenantojn de la tezo pri la ekzisto de aŭtenta kanona-liturgio kodekso.
Enhavoj
La verko povas esti dividita tiel:
- prologo (unua ĉapitro)
- tri apartaj sekcioj:
- la unua pritraktas pri la ordinado de episkopoj kaj eŭkaristio kaj pri konfeso de la kredo.
- la tria pri la Komunio, fasto... krucsigno.
Notoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.