From Wikipedia, the free encyclopedia
Antal Kotász [kotAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kotász Antal estis hungara futbalisto (mezulo), benzinejisto.
Antal Kotász | |||
---|---|---|---|
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1929 en Vasvár | ||
Morto | 6-an de julio 2003 (73-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Antal Kotász[1] naskiĝis la 1-an de septembro 1929 en Vasvár, li mortis la 1-an de julio 2003 aŭ la 5-a aŭ la 6-a en Budapeŝto aŭ Szentendre aŭ Visegrád (ne estas konsento inter la datenoj).
Antal Kotász debutis en 1945 en malgranda ĉefurba klubo, post 2 jaroj jam en elita klubo. La politiko metis lin al Dunaújváros inter 1950-1954, poste li apartenis al Budapest Honvéd FC ĝis 1963. Intertempe li estis hungara ĉampiono en 1955. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1954–1961 resume 37-foje. Depost falo de la hungara revolucio de 1956 li partoprenis en turneo en Sudameriko, kiun János Kádár deklaris senpermesa, tial hejmenveninta li 4 monatojn ne povis futbali. Li edziĝis en 1961, en la sekva jaro filino naskiĝis. Post la futbalado li estis benzinejisto ĝis la emeritiĝo (tiutempe tio estis elita profesio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.