Andreas Emmerich
germana ekonomikisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Emmerich (naskiĝis la 17-an de junio 1965) estas germana esperantisto. Li pasigis sian infanecon kaj junaĝon en Darmstadt. Li lernas Esperanton ekde de la jaro 1980 laŭ la propono de lia instruisto Gunter Hotz. De 1984 ĝis 1986 li estis soldato en la germana armeo, kie li atingis la rangon de leŭtenanto de la rezervo.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Emmerich kaj Roland Emmerich. |
Andreas Emmerich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1965 (59-jaraĝa) en Darmstadt |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto entreprenisto konsilisto |
Li studis ekonomikon en la universitato de Majenco kaj laboras ekde 1994 en Michelstadt kiel gvidanto de firmao, kiu ofertas privatajn lecionojn al lernantoj. Andreas Emmerich loĝas en komunumo Brombachtal de la distrikto Odenwald en la sudo de la federacia lando Hesio de Germanio. De 1998 ĝis 2002 li studis interlingvistikon ĉe Ilona Koutny en Poznan.
Andreas Emmerich estas la edzo de la ukraina esperantistino Olena Payuk (nun Olena Emmerich). Ili havas du infanojn, Elisabeth (* 2005) kaj Ludwig (* 2007).
De 2001 ĝis 2007 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA), poste vicprezidanto. Aktuale li estas la prezidanto de la FAME-fondaĵo.
Por jubilea eldono de Lesja Ukrajinka li tradukis eseon Letero en malproksimon (Esperanto aktuell, 2021, 2 (266)).
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
Rainer Kurz | 2001 - 2007 | Rudolf Fischer |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.