From Wikipedia, the free encyclopedia
La Andamana kukolkolombo aŭ Ruĝecpluma kukolkolombo laŭ la latina scienca nomo (Macropygia rufipennis) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas kiel endemio en Andamanoj kaj Nikobaroj, Barato. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo.
Andamana kukolkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri ĝenerale ruĝecpluma kolombo (kun malhelbrunaj plumoj de ruĝecaj bordoj), kongrue kun la alternativa kaj latinlingva nomoj, kun helbluecaj okuloj. Bekoj kaj kruroj estas ruĝecbrunaj. La masklo montras en brusto kaj subaj partoj horizontalan nigrecan striecon, iom similan al tiu de kukoloj, kio estas tialo por la nomigo kiel "kukolkolomboj". La ino kontraste montras en brusto kaj subaj partoj pli ruĝecan nuancon makulitan je pli hela nuanco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.