From Wikipedia, the free encyclopedia
Rubus glaucus aŭ anda rubuso estas rubuso, kiu estas indiĝena en Sudameriko. Ĝi estas simila al Rubus x loganobaccus.[1]
anda rubuso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Rubus glaucus Benth. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas perena duongripa arbedo el la plantfamilio Rozacoj. Ĝi havas kelkajn ĝis 3 m longajn, rondajn kaj dornajn tigojn. La folioj estas malhelverdaj, trifolieraj kun denta rando. Tigoj kaj folioj estas kovritaj de blanka pudro.
La frukto estas eta trupetaro, kiu estas 15 – 25 mm granda kaj 3-5 g peza. Matura ĝi estas ruĝa aŭ malhelpurpura. La matura frukto estas riĉa je vitamino C, kalcio kaj fosforo. La gusto estas dolĉe amara. Ĝi taŭgas por fari sukon, marmeladon, ĵeleon, glaciaĵon k.a. frandaĵojn. La fruktoproduktado estas kontinua dum la jaro kun du pintoj jare. La planto produktas fruktojn ekde la aĝo de unua jaro ĝis 12 aŭ 20 jaroj.
La andena rubuso kreskas plej bone inter la temperaturo de 12 kaj 19 °C, kun relativa humideco de 80 ĝis 90%, alta sunbrilo kaj pluvo inter 800 kaj 2.500 mm jare. Ĝi estas indiĝena en la tropikaj altlandoj de la nordokcidenta Sudameriko kaj Mezameriko. Ĝi preferas tie altecon inter 1.500 m kaj 3.100 m.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.