Amsonio (Amsonia) estas plantgenro el la familio de la Apocinacoj (Apocynaceae). La genro ricevis sian nomon honore al la usona botanikisto Charles Amson.[1]
Amsonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Karakterizaĵoj
La specioj estas unujaraj aŭ plurjaraj herbaj plantoj. Ili kreskas starantaj, fariĝas ĝis unu metron altaj kaj ne havas stolonojn. La planto havas laktosukon. La folioj estas alternante starantaj.
La infloreskoj estas tirsoformaj aŭ cumoformaj. Ili stasras apikale. La floroj estas bluaj ĝis bluecaj. La sepaloj estas mallarĝe pintaj kaj plej ofte senglandaj. La floroj estas tigaj telerfloroj. La korona tubo estas cilindroforma, plivastiĝas trans la mezo kaj ĉiam estas vila. La koronaj pintoj parte kovras sin unu la aliaj maldekstren. La filamentoj fiksiĝas en la plilarĝigita parto de la korona tubo. La anteroj estas ovoformaj ĝis oblongaj kaj liberaj de la stigmo. La karpeloj estas ligitaj trans la fadenforma pistilo. La ovarioj estas multnombraj. La stigmo havas je la bazo haŭtan apendikson.
La semoj estas cilindroformaj.
Disvastigado
La specioj hejmiĝas en Nordameriko kaj sudorienta Eŭropo.
Sistematiko
La genro estas enordigita ene de la subfamilio Rauvolfioideae [2] .
La genro Asonio konsistas el ĉ. 20 specioj. Sekvas listo de la agnostigitaj specioj [3] . Ĉi tie troviĝas apud la botanikaj mallongigoj de la aŭtoraj nomoj la jaro de la publikado de la unua priskribo:
- Amsonia ciliata Walter, Fl. Carol.: 98 (1788). en norda Ameriko [4]
- Amsonia elliptica (Thunb.) Roem. & Schult., Syst. Veg. 4: 432 (1819). In Ostasien[5]
- Amsonia fugatei S.P.McLaughlin, S. W. Naturalist 30: 563 (1985).
- Amsonia grandiflora Alexander, Torreya 34: 116 (1934).
- Amsonia hubrichtii Woodson, Rhodora 45: 328 (1943).
- Amsonia illustris Woodson, Ann. Missouri Bot. Gard. 16: 404 (1929). en norda Ameriko [4]
- Amsonia jonesii Woodson, Ann. Missouri Bot. Gard. 15: 414 (1928).
- Amsonia kearneyana Woodson, Ann. Missouri Bot. Gard. 15: 415 (1928).
- Amsonia longiflora Torr. in W.H.Emory, Rep. U.S. Mex. Bound. 2(1): 159 (1858).
- Amsonia ludoviciana Small, Fl. S.E. U.S.: 935 (1903).
- Amsonia orientalis Decne. in V.Jacquemont, Voy. Inde: 105 (1843).
- Amsonia palmeri A.Gray, Proc. Amer. Acad. Arts 12: 64 (1877).
- Amsonia peeblesii Woodson, Bull. Torrey Bot. Club 63: 35 (1936).
- Amsonia repens Shinners, Field & Lab. 19: 126 (1951).
- Amsonia rigida Shuttlew. ex Small, Fl. S.E. U.S. 1: 93 (1903).
- Amsonia tabernaemontana Walter, Fl. Carol.: 98 (1788). en norda Ameriko [4]
- Amsonia tharpii Woodson, Ann. Missouri Bot. Gard. 35: 237 (1948).
- Amsonia tomentosa Torr. & Frém. in J.C.Frémont, Rep. Exped. Rocky Mts.: 316 (1845).
Uzado
Specioj, kiel Amsonia tabernaemontana estas kultivataj kiel ornamplantoj.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.