La Amerika bizono (Bison bison) estas boveda mamulo, kiu estas la plej granda terbesto de Nordameriko kaj unu el la plej grandaj bovospecioj de la mondo. Pli granda ol la plej granda subspecio de la amerika bizono, la arbara bizono, estas nur la giganta Azia gaŭro kaj la sovaĝa akvobubalo, ambaŭ loĝantoj ĉefe en Barato. La amerika bizono vivis sur la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj de Usono kaj Kanado en grandegaj gregoj; ilia vivregiono etendiĝis en la Granda Slavia Lago en la nordo de Kanado ĝis Meksiko en la sudo kaj de orienta Oregono preskaŭ ĝis la Atlantika Oceano.
Amerika bizono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bison bison (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiaj gregoj estis ĉasitaj je la fino de la 19-a jarcento ĝis preskaŭ minaci la formorton de la specio (restis nur 325 en 1884). Ĝi estas la unua usona kazo de mamula specio sukcese reenkondukita en la sovaĝejon (oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 500 000 en 2015, kaj almenaŭ kelkaj en ĉiu usona ŝtato). En majo 2016, la bizono iĝis la oficiala mamulo de Usono post la leĝigo de la National Bison Legacy Act[2]).
Ĝiaj du subspecioj estas la Preria bizono (Bison bison bison) kaj la Arbara bizono (Bison bison athabascae); el la du, la arbara bizono estas pli granda, kaj ĝia ĝibo estas pli kvadrateca dum la ĝibo de la preria bizono estas pli rondeca.
Oni foje nomas la amerikan bizonon amerika bubalo, kvankam tiu nearktisa specio estas nur malproksime parenca al la akvobubalo kaj afrika bubalo.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.