kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria aluminia silikato, aluminia silikato de natrio estas neorganika silikata salo de natrio kaj aluminio kiuj povas prezenti plurajn konfiguraciojn inter ili NaAl(SiO3)2 kaj NaAlSi(Si2O4)2, kiuj ankaŭ povas enhavi akvon. Ĉi-substancoj inkluzivas kelkajn senformajn natriajn aluminosilikatojn, kelkajn ercojn nature okazantajn kaj sintezajn zeolitojn. Sintezaj senformaj natriaj aluminosilikatoj grande uzatas kiel nutroaldonaĵo, E-554, kaj strikte ne estas kemia substanco.
Natria aluminia silikato | |||
Kemia strukturo de la Natria aluminia meta-silikato | |||
3D Kemia strukturo de la Aluminia orto-silikato | |||
Specimeno de zeolito, komponaĵo de natria aluminia silikato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
silikato de aluminio kaj natrio | |||
Kemiaj formuloj |
| ||
CAS-numero-kodo | 1344-00-9 | ||
ChemSpider kodo | 14398681 | ||
PubChem-kodo | 19758701 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Maldike blanka pulvoro | ||
Molmaso |
| ||
Smiles | [O-][Si](=O)[O-].[O-] [Si](=O)[O-].[Na+].[Al+3] | ||
Refrakta indico | 1,46 | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĉi-substanco prezentiĝas en naturo sub larĝa gamo da komponaĵoj kaj posedas multajn malsimilajn aplikojn. Ĝi trovatas kiel aldonaĵo por nutrado E-554 kie ĝi agas kiel antiaglomeriga agento[3]. Ĉar ĝi estas produktata kun vasta gamo da komponaĵoj[4], ĝi strikte ne posedas fiksan sed varian strukturon, prezentanta plurajn konfiguraciojn.
En la 1-a de aprilo 2012, FDA aprobis natrian aluminian silikaton kiel konsumebla produkto, krom tio, natria aluminia silikato uzatas kiel molekula kribrilo en medicinaj ujoj por konservi enhavaĵojn sekaj. Kelkaj nature okazantaj mineraloj, kiuj ricevas la nomon de natriaj aluminosilikatoj estas: albito kaj jadeito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.