From Wikipedia, the free encyclopedia
La Altlernejo de Schmalkalden (germane Hochschule Schmalkalden) troviĝas idiliece en Schmalkalden/Germanujo fondite laŭ la nuna formo en la jaro 1991. Sekve temas pri unu el la pli novaj altlernejoj germanaj. Ĝia anglalingva nomo estas Schmalkalden University of Applied Sciences. La rektoro estas Elmar Heinemann; laboris tie sume 227 homoj.
Altlernejo de Schmalkalden | |||||
---|---|---|---|---|---|
faka altlernejo publika universitato lernejo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1-a de oktobro 1991 | ||||
speco | publika | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Schmalkalden | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 2 836 vd (stato: 2012) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
Posedas tiu ĉi universitato kvin fakultatojn kun sume 31 branĉoj (15 por bakalaŭriĝo, 7 por magistriĝo, 9 profesi-akompanaj). Ĉirkaŭ 2.500 studentoj lernas tie kiujn prizorgis ĉ. 65 profesoroj/docentoj. Jen la kvin fakultatoj:
Fonditis en 2003 la Centro pri pluklerigo kiu ofertas profesiakompanantajn ekzamenojn. Ekde 2016, en kunlaboro kun altlernejo de t.n. duala profesia edukado en Gera/Eisenach (Duale Hochschule Gera-Eisenach/DHGE), ofertatas krome magistriĝkursoj je distanco.[1]
Inter 1902 kaj 1918 estis en Schmalkalden la Reĝa faklernejo pri etfera kaj ŝtalaĵa industrio (Königliche Fachschule für Kleineisen- und Stahlwarenindustrie Schmalkalden), inter 1919 kaj 1949 Ŝtata faklernejo. Dum la GDR-tempo lokiĝis surloke ekde 1950 ĝis 1990 inĝenierlernejo pri maŝinkonstruado. La nuna fakaltlernejo ja reprenis malnovajn tradiciojn, kiu fonditis en la 1.10.1991. En novembro 2000, post tri jaroj da konstruado, inaŭguritis la unua kampusa novkonstruo en Turingio. Apartenis al ĝi la aŭditorioj (unu ĝis 300 sidlokoj; du prelegejoj havas po 160 sidlokojn), diversajn seminariejojn, bibliotekon kun ĉ. 100.000 volumoj, komputilaj laborlokoj, laborejo por la fakultatoj maŝinkonstrua kaj elektroteknika. Por informadiko ankaŭ kreitis propra ejo instituta kun altstara komputila ekipaĵo. En 2001 alvenis kantino studenta; sume elspezitis plu ol 100 milionoj da markoj.[2] Oficiala alinomiĝo je Hochschule Schmalkalden/HSM estis en la 1.10.2015.[3]
La kampuso faritis laŭ usona stilo, t.e. ka ĉio estas en proksimeco inter si, ne diversloke en la urbo. Surkampuse estas diversaj instruejoj kaj esplorejoj, ofte laŭfakultate, kiu identiĝis per la leteroj A ĝis M. Surkampuse estas ankoraŭ la biblioteko, porstudenta buroo, sporthalo, du hejmoj kaj unu studenta klubejo.
Hochschule Schmalkalden (HSM) havas reton da ĉ. 130 partneraj altlernejoj en la tuta mondo. Ĉio tia ordigatas fare de International Office kies anoj havas la taskojn jenajn:
Ekde 1997 okazas je la fino de la somera semestro internacia somera evento International Summer School Schmalkalden (ISSS) kiun volonte partoprenis studentoj, docentoj, profesoroj el la partneraj altlernejoj.
Ĉe la ekonomijura fakultato ekfunkciis en 2004 projekto pri internaciaj rilatoj (Projekt Internationale Beziehungen/PIB) kiu specialiĝis je eksterlandvojaĝemaj ekonomiistoj. Ili kunlaboris i.a. kun DAAD, IEC kaj Kooperation international de la Federacia ministerio germana pri klerigo kaj esplorado.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.