vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Alsószölnök [alŝOsolnok], germane Unterzemming, slovene Dolnji Senik estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd. La vilaĝo signifas hungare (la unua parto) suba, slovene (la alia parto) estas setlo. Ŝajnas, la nomo signifas alvenintoj, precipe slovenoj vivas ĉi tie kune kun hungaroj, germanoj kaj ciganoj.
Alsószölnök | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9983 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 341 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 56′ N, 16° 12′ O (mapo)46.9274616.20254 [+] | ||
Areo | 10,02 km² (1 002 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alsószölnök [+] | |||
Alsószölnök situas en valo de Rába laŭ la aŭstra landlimo. Szentgotthárd troviĝas 7 km-ojn.
La unua skriba mencio devenis el 1387 en latina formo "Zelnuk inferior". En 1664 okazis grava batalo, militestro Raimondo Montecuccoli kune kun aŭstroj kaj francoj venkis kontraŭ turkoj, sed la vilaĝon la turkoj okupis kaj bruldetruis. En 1815 katolika preĝejo konstruiĝis. En 1920 la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la nova landolimo, estiĝis trapasejo al Aŭstrio. Post 1945 Fera kurteno konstruiĝis, ĉesis la trapasejo, unusola vojo restis al Szentgotthárd. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dikan zonon, praktike netuŝeblan. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis laŭ la aŭstra limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Őrség kaj Hanság. En la rivero Rába estas krucodigo. En 2007 vojo 4 km-ojn longa konstruiĝis tra la landlimo al Neumarkt an der Raab.
En Alsószölnök migra poŝto servas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.