aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred BÖHM (naskiĝinta la 23-an de marto 1920 en Vieno, mortinta la 22-an de septembro 1995 en Ströblitz) estis aŭstra aktoro. Fratoj liaj estis la aktoroj Carlo Böhm kaj Franz Böheim.
Post la lernejfrekvento, Böhm trejniĝis kiel aktoro kaj unue engaĝiĝis ĉe la Tirola Landa Teatro (en Innsbruck) kaj ĉe Landestheater je Linz. En decembro li devis eksoldati ĉe Wehrmacht servonte en la Infanteriregimento 134 de la 44-a Infanteridivizio. Baldaŭ li rajtis aktori fronte por distrado de la kamaradoj. Je la fino de la Dua mondmilito li fariĝis militkaptito de la Usona Armeo: elinternigeja forsendiĝo sekvis ankoraŭ en novembro 1945.
Inter 1958 kaj 1980 li estis ensembla membro de Theater in der Josefstadt en la 8-a viena urbodistrikto. Tie li furoris kie karakterkomikisto en teatraĵoj de Ödön von Horváth, Johann Nestroy, Ferenc Molnár kaj Ferdinand Raimund. Sekvis gastdungiĝoj ĉe Kabaredo Simpl de Karl Farkas.
Aktoraj fokusoj de li tamen restis pri filmo kaj televido, Krom multaj roloj en televidersioj (ekz. Familie Leitner kun pli ol 100 epizodoj aŭ Der Leihopa) famigis lin ankaŭ roli en la unua parto de Der Bockerer sub la reĝisorado de Franz Antel). Kiel kelnero Alfredo oni ĝuigis lin pli ol kvarcent fojoj en la poroldula televiddistrada elsendo Seniorenclub de ORF.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.