From Wikipedia, the free encyclopedia
Aldehuela de la Bóveda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Aldehuela de la Bóveda estas tradukebla etimologie al Domareto de la Volbo.
Aldehuela de la Bóveda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37460 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 271 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 6° 3′ U (mapo)40.844444444444-6.0486111111111 [+] | ||
Alto | 791 m [+] | ||
Areo | 70,65 km² (7 065 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldehuela de la Bóveda [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldehuela, Castro Enríquez, Cuarto del Pilar, La Estación, Rodasviejas, Sanchobueno, Tejadillo kaj Villar de los Álamos krom la senhomejoj Cuarto de Sánchez Arjona kaj Sebastián Rubio, okupas totalan areon de 70,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Garcirrey, La Fuente de San Esteban (eksklavo), Tabera de Abajo, La Fuente de San Esteban, Robliza de Cojos, Matilla de los Caños del Río, San Muñoz, Carrascal del Obispo, Sanchón de la Sagrada (eksklavo)kaj Villalba de los Llanos. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La 18an de Decembro 1965 okazis trajnakcidento ĉe la stacio de la submunicipo Villar de los Álamos, kio rezultis en 34 mortoj kaj pli ol 50 vunditoj, plejparte portugalaj elmigrintoj kiuj estis revenintaj hejmen por Kristnasko.[1] [2] [3] [4]
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.