From Wikipedia, the free encyclopedia
La akvotransdonejo je Hamm estas akvo-konstruteĥnika instalaĵo ĉe la kluzo je Hamm de la Datteln-Hamm-Kanalo. Ĝi servas al la akvomastrumado de la okcidentgermana kanalreto kaj de la rivero Lippe.
Akvotransdonejo je Hamm | ||
---|---|---|
arkitektura strukturo [+] | ||
Koordinatoj | 51° 41′ 12″ N, 7° 49′ 14″ O (mapo)51.68677.82058 | |
Akvotransdonejo je Hamm | ||
La supra interkluzejo inter la kanalŝtupoj Datteln, Herne, Monastero kaj Hamm provizas la okcidentgermanan kanalreton el Wesel-Datteln-, Rhein-Herne-, Dortmund-Ems- kaj Datteln-Hamm-Kanalo kaj tenas ĉiam egalan akvonivelon (±15 cm) en la unuopaj kanaloj. Kvankam alie ol riveroj kanaloj ne estas fluakvoj, tamen ĉiun jaron proksimume 550 milionoj kubometroj da akvo defluas direkten al Rejno, Ruhr kaj Emso (ĉefe pro kluzadoj) aŭ perdiĝas alimaniere, ekzemple pro uzado kiel malvarmigakvo, forflueto engrunden aŭ vaporiĝo. La akvotransdonoj el la rivero Lippe egaligas ĉi tiun perdon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.