Ajo (aŭ la kabo Ajo; ruse Мыс Айя) estas kabo sur la Suda bordo de Krimeo, situanta sudoriente de Balaklavo. La kabo prezentas la bordan elstaraĵon 13 kilometrojn longan. Administre la kabo apartenas al la Balaklava distrikto de la Sebastopola municipo. La kabo Ajo estas konsiderata kiel la okcidenta limo de la Suda bordo de Krimeo. Ĝi limas la Laspian krekon de okcidento. La nomo de la kabo venas de la helena vorto agios, kio signifas "sankta".
Ajo | ||
---|---|---|
kabo, terpinto [+] | ||
Situo | Ukrainio, Krimea duoninsulo | |
- koordinatoj | 44° 25′ 36″ N, 33° 39′ 12″ O (mapo)44.42666666666733.653333333333 | |
Ajo | ||
Vikimedia Komunejo: Cape Aya [+] | ||
Situo de la kabo Ajo sur la mapo de Krimeo |
La kabo estas formita de abruptaj deklivoj de la monto Kuŝ-Kaja, kiu apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La rokoj, kiuj formas la kabon, estas formitaj de supraĵurasiaj marmor-formaj kalkoŝtonoj. La montosupro estas kovrita de mediterane-tipaj maldensaj arbaroj. Ĉe la bazo de la kabo troviĝas kelkaj grotoj.
La teritorio de la kabo apartenas al la Ŝtata Rezervejo "Kabo Ajo" (organizita en 1982).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.