Ajakuĉo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ajakuĉo

Ayacucho aŭ en Esperanto Ajakuĉo, fondita kiel San Juan de la Frontera de Huamanga (Sankta Johano de la Landlimo de Huamanga) kaj konata ankaŭ kiel simple Huamanga, estas urbo de Peruo, ĉefurbo de la provinco Huamanga kaj de la Departemento Ajakuĉo. Ĝi troviĝas situanta sur la orienta deklivaro de la Andoj je alto de 2.746 msm kaj karakteras pro sia agrabla klimato, moderklimata kaj seka, kun sunbrilo la tutan jaron.

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Ajakuĉo
urbo
urbego vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05000–05003
Demografio
Loĝantaro 216 444  (2017) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 10′ S, 74° 13′ U (mapo)-13.163055555556-74.224444444444 [+]
Alto 2 761 m [+]
Areo 2981,37 km² (298137 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Ajakuĉo (Peruo)
Ajakuĉo (Peruo)
DEC
Situo de Ajakuĉo

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayacucho [+]
vdr
Fermi
Elaera vido de la Historia Centro de Huamanga
Templo de Santo Domingo.
Triumfarko kaj Templo de Sankta Francisko.
Monumento al la Marŝalo Sucre en la Ĉefa Placo de Ajakuĉo.

Estas unu el arkitektaj kaj artaj kompleksoj plej gravaj el la lando. Oni konas ĝin kiel la «Ciudad de las Iglesias» (urbo de preĝejoj),[1] pro siaj nombraj koloniaj temploj, kaj kiel «Ciudad Señorial» (Senjora Urbo) [2] pro sia arkitekturo, tradiciaro kaj arto.

Tiu urbo posedas pli da tridek koloniaj temploj de stiloj renesanco, baroko kaj mestizo, kiuj enhavas verajn artaĵojn kiaj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj belaj retabloj ĉizitaj el ligno kaj orpentritaj. Krome videblas majestaj koloniaj domegoj, restoj arkeologiaj kiuj lernigas pri historia pasinteco, kaj aliaj allogaĵoj.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.