From Wikipedia, the free encyclopedia
Agnes DÜRER denaske Frey (1475–1539) estis edzino de la germana artisto Albrecht Dürer. Dum sia geedzeco, kiu estis senfila, ŝi estis portretita kelkajn fojojn fare de Durero.
Agnes Dürer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Agnes Frey |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1475 en Nurenbergo |
Morto | 1-an de januaro 1539 (64-jaraĝa) en Nurenbergo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Familio | |
Edz(in)o | Albrecht Dürer |
Okupo | |
Okupo | artisto komercisto eldonisto |
Agnes Durero estis la filino de kupraĵisto kaj ljutfaristo Hans Frey kaj de sia edzino Anna, membro de riĉa familio Rummel.
La 7an de julio 1494 Agnes edziniĝis al Albrecht Dürer, kiu estis devigita haltigi sian grandan turneon tra Eŭropo fare de siaj gepatroj por edziĝi al ŝi. Laŭ la familia kroniko ŝi havis doton de 200 guldenoj.
Estas konata unua portreta desegno de Agnes el 1494. Agnes Durero estis ĉefe respondeca pri la vendado de la presaĵoj de la edzo. Ili regule vizitis foirojn por vendi siajn gravuraĵojn; sed kutime ili vendis siajn presaĵojn en la Nurenberga ĉiusemajna bazaro. Ankaŭ ilia partopreno en foiroj en Leipzig kaj Frankfurt estas dokumentita. El septembro 1505 ĝis majo 1506 ŝi ne revenis al la hejmurbo el vizito al Frankfurto, probable ĉar en Nurenbergo la plago estis eksplodinta.
Dum la dua veturo de Albrecht Durero al Italio ŝi estris la atelieron. En la jaroj 1520 kaj 1521 la paro veturis kune en Nederlandon. La lasta konata portreto pri ŝi estis pentrita en ŝia 27a geedziga jariĝo, estis el tiu periodo.
Ŝia geedzeco kun Albrecht Durero restis senfila. Kun Albrecht Durero la familinomo elĉerpiĝis. La geedzeco ne estis ĝenerale feliĉa, kiel estis indikita de la leteroj de Albrecht Durero en kiuj li ŝercis al Willibald Pirckheimer en tre akra tono pri sia edzino. li nomis ŝin "olda korvo" kaj faris aliajn vulgarajn rimarkojn. Ankaŭ Pirckheimer ne faris sekreton de sia antipatio al Agnes, priskribis ŝin kiel avara harpio kun akra lango, kiu helpis okazigi la morton de Durero je tre juna aĝo.[1] Oni kredas amplekse, ke Albrecht estis duseksema, sed ne rekta samseksema, ĉar kelkaj el liaj verkoj enhavas temojn de samseksa deziro, same kiel la intima naturo de lia leteraro kun kelkaj tre proksimaj masklaj amikoj.[2]
Post la morto de sia edzo (ŝi estis la nura heredanto), Agnes Durero plue vendis siajn verkojn. Tio estis konfirmita de la imperiestro Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) en 1528 per sia aĉeto de la libro de Durero Pri homaj proporcioj. Ŝi mortis en 1539 en Nurenbergo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.