politika partio de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Agir - prononco [aĴI:R], en traduko "Agi!" - estas politika partio de Francio kreita en novembro 2017. La plimulto de ĝiaj fondmembroj antaŭe estis rilata al la Konstrua frakcio ene de la dekstre centraj respublikanoj, Les Républicains. Titolante sin kiel "liberala, socia, eŭropa, humanisma kaj reformisma" partio, Agir estis fondita fare de grupo de 19 establitaj politikistoj kiel alternativo al la respublikanoj. La partio fuziis en septembro 2022 kun la partio Teritorioj de progreso (Territoires de progrès) kaj la kompare pli multmembra partio République en marche (respubliko en marŝo) al nova partio Renaissance (renaskiĝo). Tamen ĝi ne malfondiĝis en tiu fuzio, sed daŭre tenas prezidanton, oficejon kaj retejon, kaj konsideratas asociita partio de la komuna nova partio Renaissance (renaskiĝo).
Agi | |
---|---|
Agir | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Franck Riester |
Fondiĝo | 26-an de novembro 2017 |
Dissolvo | fuzio kun République en marche (respubliko en marŝo) al nova partio Renaissance (renaskiĝo) en septembro 2022 |
Ĉefa sidejo | 72 avenuo de La Bourdonnais en la 7-a arondismento de Parizo |
Koloro(j) | helblua - malhelblua+ruĝa |
Ideologio | Liberalismo, Respublikismo, Poreŭropismo |
Pozicio | Centrisma |
Eŭropa nivelo | Renovigi Eŭropon (kadre de la nova partio Renaissance (renaskiĝo)) |
Retejo | https://agir-ladroiteconstructive.fr |
Pluraj partianoj estis respektive estas parlamentanoj en la Nacia Asembleo. Fabienne Keller estis la nura Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) de la partio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.