From Wikipedia, the free encyclopedia
La Afrika gipo, Afrika vulturo aŭ Blankadorsa vulturo (Gyps africanus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas proksime rilata al la eŭropa Gipo, G. fulvus. Foje ĝi estis nomata Afrika blankadorsa vulturo por distingi ĝin el la Orienta blankadorsa vulturo — nune kutime nomata Bengala gipo – al kiu ĝi estis iam rilatigata proksime.
Afrika gipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Afrika gipo, maturulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps africanus (Salvadori, 1865) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Afrika gipo estas tipa vulturo, kun nur lanugaj plumetoj sur kapo kaj kolo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi havas blankecan kolumon. La blankeca dorso de plenkreskulo kontrastas kun la resta malhela plumaro. Junuloj estas tre malhelaj. Tiu estas mezgranda vulturo; ties korpomaso (pezo) estas 4.2 al 7.2 kg kaj ĝi estas 78 al 98 cm longa kaj havas enverguron de 1.96 al 2.25 m.[1][2][3]
La beko estas krom hokoforma, kiel ĉe ĉiuj vulturoj, tre larĝa ĉebaze kaj fortika. La vizaĝo estas malhelbruna iom kontrasta kun la blankaj krono kaj nuko. La kolo aspektas longega kaj adaptata al eniro en kadavraĵoj por depreni vianderojn. Sub la blankecaj kolumo kaj supra brusto la subaj partoj estas helbrunaj, dum la flugiloj aspektas multe pli malhelbrunaj. Interno de femuroj estas blankecaj.
Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas precipe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj, kiujn ili trovas per ŝvebado super malfermaj areoj (savano). Ili manĝas ankaŭ rubaĵojn el homaj setlejoj. Tiuj birdoj ofte moviĝas laŭ aroj.
Ili reproduktiĝas en arboj en savano de okcidenta kaj orienta Afriko. La ino demetas unu ovon. La populacio estas precipe de loĝantaj birdoj.
Ĉar ĝi estas pli rara ol antaŭsupozate, ties konservostatuso estis reklasata el Malplej Zorgiga al Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.