From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf FARKAS, alinome paŝao Osman (1823 en Moravio - 29-an de majo 1898, proksime al Konstantinopolo, memmortigo) estis komence adjutanto de Jozefo Bem, poste turka paŝao. Li translokiĝis kun siaj gepatroj fruaĝe al Hungario kaj estis inter la unuaj kiuj anoncis sin pro la revolucio de 1848.
Adolf Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1822 |
Morto | 29-an de majo 1898 (75-jaraĝa) |
Familio | |
Infano | Nigâr Hanım (en) |
Okupo | |
Okupo | edukisto (1870–) soldato (1848–1898) |
Li partoprenis en 1849 en batalo de Vöröstorony, poste iĝis komandanto de Szamosújvár. En batalo apud Mehádia, li kontraŭstaris taĉmentojn de Mertens kaj tiel helpis rifuĝintojn transigi la Danubon. Sekvatage ankaŭ li fuĝis al Turkio, kie li soldatservis kiel kapitano en la turka armeo. Li surprenis la islaman kredon kaj nomon Osman.
En 1853, li batalis kiel majoro kaj kiel adjutanto de Omar-paŝao kontraŭ la rusoj. Pli poste oni sendis lin al Krimeo, kie li agadis en stabo de lordo Raglan, angla ĉefkomandanto.
Oni nomumis lin en 1870 instruisto de militara akademio en Konstantinopolo. Li lastfoje instruis kiel generalo.
Lia filino estis Nigjar Hanym, turka poetino (1862-?). Ŝi frue edziniĝis kaj baldaŭ trompiĝis en la feliĉo kaj verkis poemojn pri siaj korproblemoj. Ŝi eldonis du poemarojn kun nomo Afsus'.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.