Abbot Augustus Low
usona inventisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Abbot Augustus Low (Gus Low) (1843 – 1912) estis entreprenisto kaj inventisto el Broklino, kiu vivis en Kantono St. Lawrence (Nov-Jorkio). Low estis proprietulo de la Horseshoe Forestry Company. Li estas konsiderata kiel la inventisto de la paperpecigilo.
Abbot Augustus Low | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1843 |
Morto | 1-an de januaro 1912 (68-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Abiel Abbot Low (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto inventisto |
Low estis inventisto kaj posedis diversajn patentojn, kiel rimedon por konservi aceran sukeron, motoron, ellas-sistemon, ekbruligilon kaj botelon. Low registris patentpeton en 1909 por "paperujo" kiu verŝajne estis la unua paperpecigilo. Ĝi ricevis la usonan patentan numeron 929.960 la 31-an de aŭgusto 1909, sed neniam estis fabrikita. Kiam Low mortis, la sola inventisto kun pli da patentoj registritaj ol li estis Thomas Edison.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.