romano de 2000 de José Saramago From Wikipedia, the free encyclopedia
A caverna (La kaverno) estas romano eldonita en la jaro 2000 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Todos os nomes kaj Ensaio sobre a cegueira, kun kiu ĝi formas trilogion per kiu la verkisto montras sian rigardon al la aktuala mondo, al la homa socio ktp. Temas pri la historio de normaluloj kaj la detrua efiko de la nova ekonomio super la tradiciaj kaj lokaj ekonomioj. Temas precize pri la historia de familio de ceramikistoj kiuj vidas sian vivon transformita pro la alveno de granda vendejaro al la urbo.
A caverna | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2000 |
Eldonejo | Caminho |
Ĝenro | malutopia romano |
La propra shopping center mem povas esti fizike komparata al kaverno, sed la historio krome komparas la aferon kun la mito de la Parabolo de la kaverno de Platono. Tiukadre, Saramago rekupers tiun miton el Platono por diskuti pri kapitalismo en socio en kiu la personoj iĝas nur profesioj, ombroj.
Pere de tre persona stilo (preskaŭ foresto de interpunkcio) Saramago verkas "socian historion". Pere de la ekzemplo de tradicia familio — estrita de Cipriano Algor, ceramikisto 64-jaraĝa kaj vidvo ekde antaŭ tri jaroj —, oni montras la evoluon de socio jam postindustria en kiu la metiartoj ludas rolon pli kaj pli malpli valoran kaj en kiu la altaj estroj de granda komerca centro (vendejaro, nomita fakte "la Centro"), havas la kapablon decidi pri ĉio ajn, dum la Centro mem koncentras la plejmulton de la kapitalo. Tiukadre, Cipriano kaj lia familio, kiuj vivas en rura zono, devos fronti aŭ adaptiĝi al la novaj necesoj de la nova socio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.