From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provinca Ŝoseo 2, Aŭtovojo 2 aŭ en hispana Ruta Provincial 2, Autovía 2 aŭ «Autovía Juan Manuel Fangio» estas rapida argentina ŝoseo kun dividita vojo 370 km longa (numeritaj el km 34 al km 404). Estis konstruita laŭ la vojo de la iama Nacia Ŝoseo n.° 2. Ekde 1990 estas sub la jurisdikcio de la Provinco Bonaero. Provinca leĝo markis tiun vojon kiel Autovía (aŭtoŝseo) Juan Manuel Fangio,[1] kvankam ĝi estas plej konata kiel La Ruta 2.
Provinca Ŝoseo 2 | |||
---|---|---|---|
dual carriageway [+] | |||
Lando | Argentino | ||
Vikimedia Komunejo: Provincial Route 2 (Buenos Aires) [+] | |||
Ĝi etendas ekde la kuniĝo ĉe la provincaj ŝoseoj 1 kaj 36 kaj la Nacia Ŝoseo A004 ĉe Rotonda Juan María Gutiérrez kiu situantas ĉe la limo inter Juan María Gutiérrez (Berazategui) kaj Ingeniero Allan (Florencio Varela). Ĝi troviĝas supermetita ĉe ero de 6 km kun la Provinca Ŝoseo 36 ĝis El Pato, Partio Berazategui, kaj finas sian itineron ĉe la Nacia Ŝoseo 226, urbo Mar del Plata (Avenuo Luro).[2]
La Aŭtovojo 2 estis privatigita kaj posedas du pagejojn. Ĝi havas pli ol 30 servejojn, fiksajn telefonojn por urĝa komunikado kaj radiostacio el kiu oni informas pri la vojstato.[3][4]
Temas pri unu el la ŝoseoj kun plej granda kvanto de trafiko de la lando, ĉefe somere,[5][6] ĉar ĝi unuigas la ĉefurbon de Argentino kun la banloka urbo Mar del Plata kaj, pere de aliaj provincaj ŝoseoj, kun diversaj turismaj celoj de la bonaera Atlantika Marbordo.
Preskaŭ ĉiu interkruciĝoj kun la aŭtoŝoseoj estas krucoj samnivelaj, sen pontoj por permesi la separadon de trafiko. Estas ankaŭ malsamnivel kruco kun la Fervojo General Roca en rura zono kaj alia en zono urba.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.