From Wikipedia, the free encyclopedia
La M-607 estas regiona ŝoseo en Hispanio kiu ligas urbon Madrido kun la Montopasejo Navacerado, nome kiel aŭtoŝoseo inter Madrido kaj Colmenar Viejo kaj poste kiel normala ŝoseo ĝis la Montopasejo Navacerado, kvankam ĝi estas populare konata kiel: Carretera de Colmenar Viejo (ŝoseo de Colmenar Viejo). Aktuale ĝi ludas gravan rolon kiel komunikvojo, ĉefe pro la enorma populacia kresko de la ĉirkaŭaj lokoj kaj la kreado de grandan entreprenaj zonoj.
Ĝi ekas en la M-30 ĉe la Hospitalo Ramón y Cajal, sed ekde la centro de la ĉefurbo Madrid ĝis la fino de la aŭtovojo ĝi estas proksimume 32 km longa, nome distanco kiu mallongiĝas iome ekde la Placo Kastilio, kide estas situantaj la Turoj Kio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.