nacia futbala asocio en Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aŭstria Futbala Asocio, germane Österreichischer Fußball-Bund, ÖFB, estas la nacia futbala asocio en Aŭstrio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis la 18-an de marto 1904. La asocio interalie ekde la jaro 1974 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata germane Österreichische Fußball-Bundesliga [ˈøːstɐʁaɪçɪʃə ˈfuːsbal ˈbʊndəsˌliːɡa]. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo Red Bull Salzburg, kiu jam la 17-an jaron akiris la titolon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Rapid Wien - laŭ la stato de 2023 entute 32-foje.
Aŭstria Futbala Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
federacio de futbalo | |||||
Komenco | 18-a de marto 1904 vd | ||||
Lando(j) | Aŭstrio | ||||
Sidejo | Vieno | ||||
Filioj | Burgenland Football Association (en) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Aŭstria nacia teamo de futbalo Aŭstria nacia teamo de plaĝa futbalo aŭstria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj virina nacia futbala teamo de Aŭstrio vira sub-19-jarula futbala teamo de Aŭstrio vira sub-21-jarula futbala teamo de Aŭstrio aŭstria nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | asocio | ||||
Krome la Aŭstria vira nacia teamo de futbalo kaj la Aŭstria virina nacia teamo de futbalo (ambaŭfoje katalune Selecció de futbol d'Andorra) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.