asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
8116 Jeanperrin estas tre malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de aprilo 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
8116 Jeanperrin | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8116 Jeanperrin |
Aliaj nomoj | 1996 HA15; 1987 WU3 ; 1990 RS11 |
Nomita laŭ | Jean Baptiste Perrin vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eric Walter Elst |
Dato de malkovro | 17-a de aprilo 1996 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
336,584 Gm (2,250 AU) 283,231 Gm (1,893 AU) 389,937 Gm (2,607 AU) |
Discentreco | 0,159 |
Meza anomaliangulo | 231,531° |
Klinangulo | 5,432° |
Periodo | 1232,678 tagoj (3,375 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,85 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
49,047° |
Argum. de periapsido | 320,443° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,77 ± 0,08 km Ĉefa korpo : 4,53 ± 0,08 km |
Rotacia periodo | 0,1507 tago (3,61692 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,186 ± 0,035 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,8 |
Ĝi estis nomita en memoro de la franca fizikisto Jean Perrin (1870–1942), kiu studis la Brown-an moviĝon kaj tiel pravigis la atoman econ de la materio. Samtempe li konstruis ideon pri la atomo kaj ties elektronoj, imagita kiel malgranda suna sistemo, tiel anticipante la modelo de Rutherford. En 1926 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La Nacia Centro de Scienca Esploro kaj la Palais de la découverte de Parizo estis kreitaj dank'al liaj klopodoj. La francaj astronomoj precipe honoras lin pro la kreo de la Observatorio de Haute-Provence en 1936.
Ĝia satelito estis malkovrita de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, D. Pray, Š. Gajdoš, Yu. Krugly, A. Marshalkina, R. D. Stephens, F. Colas, W. R. Cooney, J. Gross kaj D. Terrell per observo de ĝia luma kurbo de la 4-a de oktobro al la 7-a de novembro 2007, anoncita la 9-an de novembro 2007.
Tiu satelito orbitas kun periodo de 1,506 ± 0,0008 (36,144 horoj) kaj duona grandakso taksita al 13 km. Ĝia diametro estas 1,49 km, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
8115 Sakabe | 8116 Jeanperrin | 8117 Yuanlongping |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.