4092 Týr

asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia

4092 Týr estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono.

Rapidaj faktoj asteroido ...
4092 Týr
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4092 Tyr
Aliaj nomoj 1986 TJ4; 1956 RG;
1973 QG1
Nomita laŭ Týr vd
Malkovro
Malkovrinto Poul Jensen
Dato de malkovro 8-a de oktobro 1986
Loko de malkovro Holbæk (Danio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
393,762 Gm (2,632 AU)
295,189 Gm (1,973 AU)
492,336 Gm (3,291 AU)
Discentreco 0,2503
Meza anomaliangulo 100,315°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 4,025°
Periodo 1559,773 tagoj (4,270 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,35 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
253,809°
Argum. de periapsido 108,731°
Terdistanco
- Minimuma

145,986 Gm (0,9759 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: ~ 7,4 km
Ĉefa korpo: ~ 6,7 km
Rotacia periodo 0,67031 tago (16,0875 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,25
vdr
Fermi

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 8-an de oktobro 1986 de la dana astronomo Poul Jensen elde la Observatorio Brorfelde en la municipo Holbæk.

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de la nord-ĝermana dio Týr, filo ĉu de Odino, ĉu de Hymir.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita la 21-an de aŭgusto 2020 de D. Romeuf, R. Behrend, D. Augustin kaj E. Barbotin per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 17-an de septembro 2020.

Tiu satelito havas diametron takasita al 3 km. Ĝi orbitas je distanco taksita al 13 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,670313 ± 0,000022 tago (16,0875 ± 0,0005 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 16,0875 horoj, egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo: ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.

Eksteraj ligiloj

Pliaj informoj Antaŭe:, Listo de asteroidoj (4001 - 5000) ...
Fermi
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.