asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
3841 Dicicco estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono.
3841 Dicicco | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3841 Dicicco |
Aliaj nomoj | 1983 VG7; 1973 YM2; 1982 KA2 |
Nomita laŭ | Dennis di Cicco vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brian A. Skiff |
Dato de malkovro | 4-a de novembro 1983 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
340,224 Gm (2,274 AU) 285,997 Gm (1,912 AU) 394,450 Gm (2,637 AU) |
Discentreco | 0,1594 |
Meza anomaliangulo | 45,511° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 5,220° |
Periodo | 1252,728 tagoj (3,430 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
46,010° |
Argum. de periapsido | 359,798° |
Terdistanco - Minimuma |
137,830 Gm (0,9213 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 6,25 ± 0,11 km Ĉefa korpo: 6,02 km |
Rotacia periodo | 0,1498 tago (3,595 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,294 ± 0,033 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 13,15 |
Ĝi estis malkovrita la 4-an de novembro 1983 de la usona astronomo Brian A. Skiff elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
Ĝi estis nomita en honoro de la usona amatora astronomo Dennis di Cicco, malkovrinto de pluraj asteroidoj kaj ĉefredaktoro de la astronomia revuo Sky & Telescope.
Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Ĝia satelito estis malkovrita en 2014 de L. Franco, D. Klinglesmith kaj P. Pravec uzinte observojn de lumaj kurbojelde la observatorioj Balzaretto (Italio), de Etscorn Campus (Socorro, Usono) kaj de Ondřejov (Ĉeĥio), anoncita la 8-an de decembro 2014.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,67 km, orbitan periodon de 0,9012 ± 0,0008 tagoj (21,63 ± 0,02 horoj) kaj orbitan grandan duonakson de ĉirkaŭ 12 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3840 Mimistrobell | 3841 Dicicco | 3842 Harlansmith |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.