31 Eŭfrozino estas unu el la plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono.
31 Eŭfrozino | |
Asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 31 Euphrosyne |
Aliaj nomoj | A907 GP; A918 GB |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Eŭfrozino vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | James Ferguson |
Dato de malkovro | 1-a de septembro 1854 |
Loko de malkovro | Vaŝingtono (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
471,163 Gm (3,155 AU) 364,755 Gm (2,438 AU) 577,571 Gm (3,861 AU) |
Discentreco | 0,226 |
Meza anomaliangulo | 87.167° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 26,316° |
Periodo | 2041,585 t (5,59 j) |
Meza cirkulrapido | 16,57 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
31,238 ° |
Argum. de periapsido | 61,996 ° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 267.08 ± 2.61 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(6,23 ± 1,17) ×1018 kg (710 ± 160) kg/m3 ~ 0,068 m/s2 ~ 0,1319 km/s |
Rotacia periodo | 0,2305 t (5,531 h)[1] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 159 K |
Geometria albedo | 0,0543 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 6,74 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,61 10,16 |
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de la usona astronomo James Ferguson, la 1-an de septembro 1854.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Eŭfrozino, unu el la tri Gracioj de la helena mitologio.
Eco
En 2019, ĝia malgranda asteroida satelito estis malkovrita.
Kvankam granda, ĝi estas malhela asteroido de spektra klaso "C" kaj orbitas proksime de la ekstera rando de la ĉefa asteroida zono: ĝi restas feble brila (ŝajna magnitudo > +10,2) kaj neniam estas videbla per binokloj. Ĝia orbito estas nekutima pro siaj klineco kaj discentreco, kiuj pensigas pri tiuj de 2 Pallas.
Laŭ modelo de Eŭfrozinoj bazita sur ties luma kurbo, tiu korpo havas krude sferan formon.
Eŭfrozina familio
Eŭfrozino estas la plej granda korpo de la Eŭfrozina familio, grupo da ĉirkaŭ 323 ĝis 2066 korpoj malhelaj kaj kun granda orbita klineco. La familio estas dividita en du partoj de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,5 AU, pro tio iuj anoj emas fariĝi apud-teraj objektoj.[2]
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 15-an de marto 2019 de P. Vernazza, B. Carry, F. Vachier, J. Hanus, J. Berthier, B. Yang, F. Marchis, kaj la teamo HARISSA de la Centro de Astrofizika Esploro de Liono, uzinte observojn per la adaptiĝema Tre Granda Teleskopo de ESO (Ĉilio); anoncita la 17-an de majo 2019
Tiu satelito havas diametron de ĉirkaŭ 6,7 ± 2,4 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 677 km kaj orbita periodo de ĉirkaŭ 28,8 horoj (1,2 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.