From Wikipedia, the free encyclopedia
La dudeksesa dinastio de antikva Egiptio regis ekde la jaro 664 al 525 a. K., ankaŭ nomata Saisa, ĉar ĝia ĉefurbo troviĝis en Sais; temas pri la lasta indiĝena dinastio kiu regis en la antikva Egiptio antaŭ la konkero fare de la persoj. Ĝi estas konsiderata kiel la Malfrua Egipta Periodo, ankaŭ nomata Lasta Periodo de antikva Egiptio (en tiu ĉi epoko regis la 27-a, 28-a, 29-a, 30-a kaj 31-a dinastioj).
Dudeksesa dinastio de Egiptio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio de Egiptio | ||
Apero | -664 vd | |
Fino | -525 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Lasta Periodo de antikva Egiptio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio fontas el la 24a dinastio. Psametiĥo la 1-a estis la pranepo de Bakenrenef, kaj dum la daŭro de la invadoj de Asirio dum la regado de Taharko kaj Tanutamani, li estis agnoskata kiel ununura faraono de tuta Egiptio.
Dum la regantoj de la Asiria Imperio estis okupitaj je ribeliĝoj kaj enlandaj militoj por daŭre havi la tronon, Psametiĥo subskribis aliancon kun Gigeso, la reĝo de Lidio, kaj enigis dungitajn soldatojn el Kario kaj Grekio por bremsi la asiriajn atakojn.
Per la forrabo de Ninivo en 612 a.K. kaj la falo de la Asiria Imperio, Psametiĥo la 2-a kaj siaj sukcedintoj klopodis akiri la egiptajn posedaĵojn en la regionoj de Proksima Oriento, sed ili estis haltigitaj de la babilonanoj sub Nebukadnecar la 2-a. Kun la helpo de grekaj dungosoldatoj, Apries kapablis haltigi la babilonajn intencojn je konkero, sed la persoj gvidataj de la Aĥemenida dinastio prenis Egiption en 525 antaŭ nia erao, kaj la persa reĝo Kambizo la 2-a portis la reĝon Psametiĥo la 3-a enĉenigita al Suzo kie li poste en la sama jaro estis mortigita.
Nomo komuna | Nisut-bitej | Filo de Reo | Komentoj | Regado |
---|---|---|---|---|
Neĥo aŭ Nekao la 1-a | Menĥepera | Nekau | 672 - 664 a. K. | |
Psametiĥo la 1-a | Uahibra | Psametiĥo | Ekiĝo de la malfrua Egipta Periodo | 664 - 610 a. K. |
Neĥo aŭ Nekao la 2-a | Uhemibra | Nekau | 610 - 595 a. K. | |
Psametiĥo la 2-a | Neferibra | Psametiĥo | 595 - 589 a. K. | |
Apries | Haaibra | Uahibra | 589 - 570 a. K. | |
Amoso la 2-a | JĤnemibra | Ahmose | 570 - 526 a. K. | |
Psametiĥo la 3-a | Anĥkaenra | Psametiĥo | 526 - 525 a. K. |
Antaŭa dinastio | Malfrua Egipta Periodo | Sekva dinastio |
---|---|---|
25-a dinastio | 26-a dinastio | 27-a dinastio |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.