La 21-a de aprilo estas la 111-a tago de la jaro (la 112-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 254 tagoj restas.
Je la 21-a de aprilo okazis, interalie:
- -753: Komenco de la romia erao - la tradicia fondodato de Romo fare de Romulo kaj Remo (la kronologio de Marko Terencio Varono "perdis" 4 "malplenajn" jarojn de la Romia Respubliko)
- 900: Unua datita dokumento el historio de Filipinoj
- 1092: Italio: Ĉefepiskoplando de Pizo kreita de papo Urbano la 2-a
- 1097: Raymond de Saint Gilles, grafo de Tuluzo, alvenis al Konstantinopolo, por partopreni la unuan krucmiliton
- 1509: Henriko la 8-a iĝis reĝo de Anglio
- 1519: Hernán Cortés kun 11 ŝipoj albordiĝis en la loko de la hodiaŭa Veracruz - hispana konkero de Meksiko komenciĝis
- 1526: En batalo de Panipat (en subŝtato Harjano) timurida princo Babur decide venkis armeon de Delhia Sultanlando
- 1632: Universitato de Tartu fondiĝis (en la hodiaŭa Estonio)
- 1782: Tajlando: Bankoko fondiĝis
- 1789: John Adams estis ĵurigita kiel unua vicprezidento de Usono (9 tagojn antaŭ ĵurigo de la unua prezidento de Usono George Washington)
- 1796: Franca armeo venkis Regnon de Sardio en batalo de Mondovì
- 1809: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Landshut (Bavario)
- 1809: Dum pola-aŭstra milito por preskaŭ tri semajnoj Toruń iĝis ĉefurbo de Varsovia Duklando
- 1818: Imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karolo la 1-a dekretis, ke la instruado de religio por infanoj ene de Ukraina Grek-Katolika Eklezio en Galicio kaj Bukovino estu en ilia denaska lingvo
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en batalo de Sokołów Podlaski subtaĉmento de pola kavalerio de la 1-a kavaleria regimento venkis rusan taĉmenton de ĉevalaj pafistoj
- 1836: Fortoj de Respubliko Teksaso gvidataj de Sam Houston venkis meksikajn trupojn de generalo Antonio López de Santa Anna en batalo de San Jacinto, la decida batalo en Teksasa Revolucio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: taĉmento de Zygmunt Sierakowski venkis rusojn en batalo de Ginietyny (nun en Litovio) kaj pola venko dum batalo de Gorenice, apud Olkusz
- 1874: Aŭstria astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Melibeo
- 1876: Franca astronomo Prosper Henry malkovris asteroidon Laŭrencio
- 1889: Milano: en Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Edgar de Giacomo Puccini
- 1896: Unuiĝinta Reĝlando: Reĝa Ordeno de Viktoria fondiĝis
- 1898: Hispana-usona milito komenciĝis
- 1908: Usona esploristo Frederick Cook preskaŭ atingis la Nordan Poluson
- Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: polaj taĉmentoj komandataj de Józef Piłsudski konkeris Vilnon
- 1920: En Varsovio oni subskribis politikan interkonsenton inter pola registaro kaj Simon Petljura agnoskantan rajton de Ukrainio al suvereneco
- 1921: Oni fondis Komunistan Universitaton de Oriento-Laboristoj – altlernejo pretiganta partiajn edukitojn por Respublikoj de Sovetunio de Centra Azio, Azio entute kaj Kaŭkazio
- 1921: Albanio starigis unuan nacian asembleon
- 1930: Premiero de la usona filmo bazita sur la romano En Okcidento nenio nova
- 1934: Foto, supozeble montranta la Monstron de Loch Ness (poste montriĝinta falsaĵo), estis publikigita en "Daily Mail"
- 1935: En tertremo sur Tajvano 3276 personoj pereis kaj pli ol 12 mil vundiĝis
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Palmiry germanoj pafmortigis i.a. kunfondinton de Pola Subtera Ŝtato marŝalon Maciej Rataj kaj olimpikiston Janusz Kusociński, kiu rifuzis reprezenti Germanion en la sporto - en 20 amasaj ekzekutoj oni murdis pli ol 1700 personojn; Norvega Fronto: germanoj venkis britan 148-an Brigadon de Infanterio kaj norvegojn apud Lillehammer - komenco de retiriĝbataloj de Aliancanoj en valo de Gudbrandsdalen; taĉmentoj de germana 181-a Divizio de Infanterio komencis ataki nordoriente de Trondheim
- 1941: Tria Regno: marŝalo Wilhelm List ne agnoskis grekan-germanan armisticon sur la montpasejo, la dua armistico/kapitulaco subskribiĝis en Lariso, sed sub premo de Benito Mussolini Adolf Hitler decidis, ke la greka armeo devas kapitulaci samtempe ĉe la itala kaj germana armeoj
- 1942: Orienta Fronto: per venko de germanoj finiĝis batalo de Demjansk (Novgoroda provinco); Ruĝa Armeo disformigis la Volĥovan Fronton, kies trupoj eniris la Leningradan Fronton kiel Volĥova Grupo, ordonis al trupoj de la Krimea Fronto prepari kaj realigi operacon por liberigi Krimeon, kaj kreis nord-kaŭkazan direkton (Krimea Fronto, Nord-Kaŭkazia Militara Areo, Sebastopola Defend-Regiono, Nigramara Ŝiparo, Azova Milita Ŝiparo)
- 1943: Pola Subtera Ŝtato: Jan Stanisław Jankowski estis nomumita Ĉefdelegito de la Registaro, post aresto de profesoro Jan Piekałkiewicz; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Lubartów plenumis verdikton de mortpuno pro i.a. denunco de la sidejo de Pola Enlanda Armeo; Stalin en letero direktita al Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt skribis pri decido rompi diplomatiajn rilatojn kun la pola ekzila registaro, lige al la germana malkaŝo de la soveta masakro de Katin; nokte Luftwaffe atakis Aberdeen
- 1944: 27-a Volinia Divizio de Infanterio de Pola Enlanda Armeo kaj soveta regimento post trisemajnaj bataloj en Kovel-distrikto trairis ĉirkaŭigon kun seriozaj perdoj; usona 15-a Aviada Armeo atakis Bukareŝton; en Francio virinoj akiris balotrajton; marŝalo Pietro Badoglio kreis en Salerno registaron de nacia unueco
- 1945: Kampanjo de Italio: Dua Pola Korpuso de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento liberigis Bolonjon kaj Castel Maggiore-Corticella; en Sendependa Ŝtato Kroatio partizanoj liberigis koncentrejon Jasenovac; Orienta Fronto: en Luzacio komenciĝis batalo de Bautzen; kirasita grupiĝo de la 1-a Ukraina Fronto okupis Zossen, Kummersdorf, Luckenwalde kaj Jüterbog; Okcidenta Fronto: trupoj de franca 1-a Armeo okupis Freiburg, atingis landlimon kun Svislando apud Ŝafhaŭzo, transiris Danubon apud Tuttlingen kaj konkeris Stuttgart; Frislando: 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola 1-a Kirasita Divizio konkeris Papenburg; Usona Terarmeo eniris Ĉeĥoslovakion liberigante Aš - partizanoj detruis militan trajnon proksime al Karlštejn; en Moskvo oni subskribis polan-sovetan traktaton pri amikeco
- 1946: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio estis fondita la Socialista Unueca Partio de Germanio
- 1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: post retiriĝo de britoj de havenurbo Hajfo, juda kvazaŭarmea organizo Haganah atakis saman tagon la urbon kaŭzante fuĝon de ĉirkaŭ 100 mil araboj kaj transprenis kontrolon post du batal-tagoj
- 1952: Oni aprobis arkitekturan projekton de Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
- 1953: Lasta komuna parlamenta baloto en Danio kaj Ferooj komenciĝis
- 1954: En Ĉeĥio komenciĝas proceso kontraŭ "burĝaj naciistoj", inkluzive de estonta ĝenerala sekretario Gustáv Husák
- 1956: En Krakovo okazis unuafoje en Pollando oficiala turnirbriĝo
- 1960: Braziljo iĝis ĉefurbo de Brazilo (translokiĝo de Rio-de-Ĵanejro), fondita laŭ principoj de Le Corbusier
- 1963: Universala Domo de Justeco, superega instanco de la Bahaa Kredo, estas elektita por la unua fojo
- 1966: Andreo Gromiko kiel unua soveta diplomato vizitis Vatikanon
- 1967: Diktaturo de la koloneloj: en Grekio per puĉo komenciĝis militreĝimo
- 1970: Princlando de la Rivero Hutt proklamis apartigon de Okcidenta Aŭstralio - responde al kverelo pri la kvoto de tritikoproduktado Leonard Casley apartigis sian bienon (75 km2; 29 kvadrataj mejloj)
- 1971: Jean-Claude Duvalier iĝis prezidento de Haitio, la plej juna en historio de la mondo
- 1985: Afgana milito (1979-1989): roto de soveta specnazo eniris embuskon de muĝahidoj en montpasejo de provinco Kunar — pereis 31 soldatoj, saviĝis nur 2
- 1987: En Moskvo Miĥail Gorbaĉov kaj generalo Wojciech Jaruzelski subskribis deklaron pri la pola-soveta kunlaboro pri ideologio, scienco kaj kulturo
- 1989: Akcia kompanio Nintendo enkondukis al la merkato mantenan videoludan konzolon Game Boy (vendata kune kun Tetriso)
- 1990: Namibio sendependiĝis de Sud-Afriko post preskaŭ kvaronjarcenta milito
- 1990: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis dutagan viziton en Ĉeĥoslovakio - unua oficiala vizito de la papo
- 1991: Klubo de Parizo reduktis je 50% polan eksterlandan ŝuldon
- 1992: Pola astronomo Aleksander Wolszczan kaj kanada radioastronomo Dale Frail anoncis malkovron de la unuaj ekstersunsistemaj planedoj ĉirkaŭ pulsaro PSR B1257+12
- 1995: Israelo membriĝis al Monda Organizaĵo pri Komerco
- 1995: Oni reestablis borson en Bukareŝto
- 1996: Pereis la unua prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio Ĝoĥar Dudajev, trafita de rusia misilo lanĉita de militaviadilo Suĥoj-24
- 2002: En Francio okazis prezidenta baloto; al la dua etapo transiris oficanta prezidento Jacques Chirac kaj gvidanto de Front National - Jean-Marie Le Pen
- 2007: Umaru Jar'Adua gajnis prezidentan balotadon en Niĝerio
- 2009: Internacia cifereca Monda Retbiblioteko fondiĝis en Parizo sub patroneco de Unesko kaj la Kongresa Biblioteko de Usono
- 2011: Siria enlanda milito: prezidento Baŝar al-Asad subskribis dekreton nuliganta devigan de 1963 krizostaton
- 2012: La plej granda en Ĉeĥio manifestacio ekde novembro 1989 - sindikatoj kaj asocioj laŭdire altiris ĝis 120 000 manifestaciantojn al Prago postulante rezignon el la registaro de Petr Nečas, antaŭtempajn elektojn, kaj malakceptante registarajn reformojn
- 2013: Horacio Cartes gajnis prezidentan baloton en Paragvajo
- 2013: Siria enlanda milito: venko de registara armeo en urbo apud Damasko - preskaŭ 500 personoj mortfalis
- 2019: Pasko: atencoj kun bomboj al eklezioj kaj hoteloj en Srilanko - pli ol 200 personoj mortfalis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1483: Paolo Giovio, itala kuracisto, historiisto kaj biografo (m. 1552)
- 1488: Ulrich von Hutten, germana subtenanto de Martin Lutero (m. 1529)
- 1619: Jan van Riebeeck, nederlanda ŝipa kuracisto, komercisto kaj kolonia administranto (m. 1677)
- 1671: (bapto) John Law, skota ekonomikisto kaj financa spekulisto (m. 1729)
- 1729: Katerina la Granda, imperiestrino de la Rusia Imperio (m. 1796)
- 1772: Friedrich Christoph Perthes, germana eldonisto, nevo de Justus Perthes (m. 1843)
- 1774: Jean-Baptiste Biot, franca matematikisto, fizikisto, geodeziisto kaj astronomo (leĝo de Biot-Savart) (m. 1862)
- 1782: Friedrich Fröbel, germana pedagogo pri infanĝardenoj (m. 1852)
- 1783: Reginald Heber, angla pastro kaj verkisto, anglikana episkopo de Kolkato (m. 1826)
- 1795: Vincenzo Pallotti, itala pastro, fondinto de Unuiĝo de Katolika Apostolado (m. 1850)
- 1811: Stanisław Egbert Koźmian, pola tradukisto kaj eldonisto de la verkoj de Ŝekspiro, post novembra ribelo elmigrinta al Anglio (m. 1885)
- 1811: Ferdinand Höfer, germana-franca kuracisto kaj leksikografo (m. 1878)
- 1814: Béni Egressy, hungara verkisto, komponisto (m. 1851)
- 1815: Pietro Fanfani, itala filologo, verkisto, bibliotekisto, eldonisto de la revuo titolita "Etrurio" (m. 1879)
- 1816: Charlotte Brontë, angla poetino kaj verkistino, aŭtorino de la romano Jane Eyre (m. 1855)
- 1824: Gábor Daniel, hungara politikisto (m. 1903)
- 1828: Hippolyte Taine, franca psikologo, filozofo, bildhistoriisto kaj literaturkritikisto (m. 1893)
- 1828: Otto Blau, germana orientalisto kaj diplomato (m. 1879)
- 1848: Carl Stumpf, germana filozofo, psikologo kaj muzikologo, kunfondinto de filozofia skolo de Franz Brentano (m. 1936)
- 1851: Silvio Romero, brazila verkisto, folkloristo kaj historiisto apoginta esperanton (m. 1914)
- 1864: Max Weber, germana ekonomikisto, sociologo, religiosciencisto, aŭtoro de la verko La Protestanta Etiko kaj la Spirito de Kapitalismo (m. 1920)
- 1881: Árpád Gyergyai, hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1952)
- 1882: Percy Williams Bridgman, usona Nobelpremiita fizikisto, membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Usona Nacia Akademio de Sciencoj, Reĝa Societo de Londono (m. 1961)
- 1886: William George Adams, usona daktiloskopo, kunfondinto de Seattle Esperanto Society, vicredaktoro de "Amerika Esperantisto", ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de teatraĵo Piramo kaj Tisbe, tradukisto de la usona nacia himno (m. nekonata)
- 1888: Margot Boger-Langhammer, germana verkistino kaj artpedagogino (m. 1968)
- 1894: Ilia Zdaneviĉ, sovetia, franca verkisto, eldonisto, pentristo, reprezentanto de dadaismo (m. 1975)
- 1895: Walther Victor, germana politikisto, eldonisto kaj verkisto (m. 1971)
- 1896: Attila Hörbiger, aŭstra verkisto (m. 1987)
- 1900: Albert Birkle, germana kaj aŭstra pentristo (m. 1986)
- 1904: Odilo Globocnik, aŭstra oficiro de landa NSDAP, militkrimulo, ĉeforganizanto kaj plenumanto de la holokaŭsto de judoj kaj ekstermado per trudlaboro kaj etna purigado de poloj kaj aliaj slavoj (m. 1945)
- 1907: Árpád Kiss, hungara eduksciencisto, publikinstruada politikisto (m. 1979)
- 1907: Enrique Líster, hispana komunisto kaj militisto (m. 1994)
- 1909: Józef Kosacki, pola sciencisto, inventisto, inĝeniero, leŭtenanto de sapeistoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento dum la dua mondmilito, malkovrinto de la permana metaldetektilo de teraj minoj (m. 1990)
- 1910: Pál István Dóczy, rumania hungara kuracisto (m. 2009)
- 1910: Károly Mihály, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1975)
- 1910: Menyhért Vizi, rumania hungara pedagogo (m. 1987)
- 1912: László Ernyes, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1975)
- 1912: Marcel Camus, franca filmreĝisoro (m. 1982)
- 1913: Josef Meinrad, aŭstra aktoro, premiita kiel la plej grava aktoro de la germanlingva teatro (m. 1996)
- 1914: József Papp, hungara seruristo el Debreceno kaj esperantisto (m. 1978)
- 1915: Garrett Hardin, usona ekologo (m. 2003)
- 1915: Anthony Quinn, usona aktoro, pentristo kaj skulptisto (m. 2001)
- 1920: Hans Henning Ørberg, dana pedagogo kaj eldonisto (m. 2010)
- 1923: Gustaw Holoubek, pola filma kaj teatra aktoro, reĝisoro, pedagogo, senatano (m. 2008)
- 1923: Halfdan T. Mahler, dana kuracisto, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (m. 2016)
- 1925: Solomon Perel, german-israela verkisto (m. 2023)
- 1926: Elizabeto la 2-a, reĝino de Unuiĝinta Reĝlando (m. 2022)
- 1931: Ignaco Zakka la 1-a, Supera Estro de la Universala Siria Ortodoksa Eklezio, ekumena dialogisto (m. 2014)
- 1938: Gabriella Csire, hungara verkistino de porinfana literaturo
- 1946: Gunnar Gällmo, sveda Esperanto-verkisto kaj tradukisto, spertulo pri budhismo (m. 2023)
- 1947: Mária Bodó, rumania hungara pianistino, universitata docentino
- 1947: Iggy Pop, usona punka kantisto
- 1948: Gino Strada, itala kirurgo kaj verkisto (m. 2021)
- 1952: Ferenc Patkó, rumania hungara biologo
- 1957: Faustin-Archange Touadéra, ĉefministro kaj prezidanto de Centr-Afrika Respubliko
- 1958: Yoshito Usui, japana mangao-verkisto (m. 2009)
- 1958: Andie MacDowell, usona aktorino
- 1971: Solveig Slettahjell, norvega ĵazkantistino
- 1972: Severina Vučković, kroata kantistino, reprezentantino en Eŭrovido-Kantokonkurso 2006
- 1974: Mikola Hertza, rumania hungara programisto kaj verkisto
- 586: Leovigildo, reĝo de visigotoj en Hispanio
- 1109: Anselmo de Canterbury, itala kleriko, teologo, filozofo, kunaŭtoro de skolastikismo, ĉefepiskopo de Canterbury, doktoro de Eklezio, sanktulo (n. 1033)
- 1142: Abelardo, franca mezepoka filozofo, teologo, poeto, enkondukinto de skolastikisma metodo en filozofion, kelkfoje malaprobata de katolikismo pro herezaj ideoj, konata de la amo al Heloiza (n. 1079)
- 1509: Henriko la 7-a, reĝo de Anglio (n. 1457)
- 1551: Sebastián de Belalcázar, hispana konkistadoro (n. 1480)
- 1552: Petrus Apianus, germana humanisto, filologo, matematikisto, geografo, kartografo, astronomo (n. 1495)
- 1574: Kozimo la 1-a de Mediĉo, Granda Duko de Toskanio (n. 1519)
- 1699: Jean Racine, franca poeto kaj dramaturgo (n. 1639)
- 1724: Gottfried Ludovici, germana teologo, himnologo kaj pedagogo (n. 1670)
- 1736: Eŭgeno de Savojo, militestro de habsburga Aŭstrio (n. 1663)
- 1792: Tiradentes, brazila revoluciulo (n. 1746)
- 1831: Thursday October Christian, unua persono naskiĝinta sur Pitkarna insularo (n. 1790)
- 1843: Aŭgusto Frederiko, angla duko de Sussex (n. 1773)
- 1844: Georg Friedrich Benecke, germana germanisto pri malnovgermanlingvaĵoj (n. 1762)
- 1847: Friedrich von Gärtner, germana arĥitekto (n. 1792)
- 1850: Miklós Wesselényi, hungara politikisto kaj membro de Hungara Scienca Akademio, praavo de Miklós Wesselényi (ĵurnalisto) (n. 1796)
- 1851: László Kelmenfi, hungara inĝeniero, verkisto (n. 1815)
- 1865: Josef Navrátil, ĉeĥa pentristo kaj pejzaĝisto (n. 1798)
- 1888: Elek Szamossy, hungara pentristo kaj litografo (n. 1826)
- 1891: Ignacy Żagiell, pola kuracisto, verkisto, vojaĝisto tra Proksima Oriento kaj natursciencisto (n. 1826)
- 1894: Konrad Birndorfer, germana kapuceno, sanktulo (n. 1818)
- 1896: Maurice de Hirsch, germana entreprenisto kaj mecenato (n. 1831)
- 1900: Alphonse Milne-Edwards, franca zoologo, paleontologo kaj ornitologo (n. 1835)
- 1910: Mark Twain, usona verkisto kaj humuristo (n. 1835)
- 1910: Marko Kropivnickij, ukraina verkisto, dramaturgo kaj teatra aktoro, kunfondinto de profesia ukrainlingva teatro en la Rusia Imperio (n. 1840)
- 1918: Manfred von Richthofen, germana flug-aso de la unua mondmilito (n. 1892)
- 1927: Ernst Wasserzieher, germana etimologo, leksikografo kaj pedagogo (n. 1860)
- 1934: Carsten Borchgrevink, norvega-brita esploristo de Antarkto (n. 1864)
- 1938: Muhammad Ikbal, barata islama teologo, filozofo, mistikulo, poeto verkanta en la urdua kaj persa lingvoj (n. 1877)
- 1939: Ivan Gubkin, sovetia geologo, membro de la Soveta akademio de sciencoj (n. 1871)
- 1945: János Csengery, hungara klasik-filologo, tradukisto, profesoro (n. 1856)
- 1946: Alberto Couto Fernandes, brazila direktoro, plurfoja prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, prezidanto de Brazila Klubo Esperantista, prezidinta la 2-an Brazilan Kongreson de Esperanto, konata per traduko de la komedio Amo per proverboj (n. 1871)
- 1946: John Maynard Keynes, angla ekonomikisto okupiĝanta pri konjunkturo, kontribuinta al makroekonomiko (n. 1883)
- 1948: Aldo Leopold, usona verkisto kaj profesoro, forstisto, ekologo (n. 1887)
- 1954: Emil Post, pola-usona matematikisto, konata pro matematika logiko kaj esplorado pri teorio de komputado (n. 1897)
- 1962: Frederick Handley Page, pioniro de aviadilo-dizajno (n. 1885)
- 1965: Edward Victor Appleton, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de jonosfero (n. 1892)
- 1975: Ranieri Mazzilli, prezidanto de Brazilo (n. 1910)
- 1978: Zoltánné Horváth, hungara historiistino kaj redaktorino (n. 1912)
- 1980: Sohrab Sepehri, irana poeto kaj pentristo baziĝinta sur perslingva literaturo, irana mistikismo kaj budhismo (n. 1928)
- 1985: Tancredo Neves, ĉefministro kaj prezidento de Brazilo (n. 1910)
- 1986: Yokaanam, brazila kuracisto, inĝeniero, aviadisto, spiritisto kaj esperantisto, kies kreita komunumo kredis lin reenkarnigita Johano la Baptisto (n. 1911)
- 1992: Väinö Linna, finna verkisto (n. 1920)
- 1996: Ĝoĥar Dudajev, sovetia generalo, prezidento de la neagnoskita Iĉkerio, mortigita (n. 1944)
- 1998: Jean-François Lyotard, franca filozofo, la "papo" de postmodernismo (n. 1924)
- 2000: Josip Velebit, kroata poeto kaj tradukisto, esperantisto kunlaboranta kun "Literatura Mondo", "La Suda Stelo", "Monda Kulturo", "Voĉo", "Fonto" k.a., Esperanto-eldonisto, enestanta en Esperanta Antologio (n. 1911)
- 2000: Claire Kenneth, hungara verkistino (n. 1923)
- 2003: Nina Simone, usona ĵaza kantistino, pianisto, komponisto (n. 1933)
- 2005: Erich Kleineidam, germana teologo, seminariestro de Porpastra Seminario de Erfurto (n. 1905)
- 2006: Telê Santana, brazila futbalisto kaj trejnisto de la Brazila nacia teamo de futbalo (n. 1931)
- 2010: Juan Antonio Samaranch, hispana sporta aktivulo kaj diplomato (n. 1920)
- 2011: Stanisław Szczuka, pola advokato, aktivulo de kontraŭkomunista opozicio (n. 1928)
- 2013: Shakuntala Devi, barata mirinfano, verkistino, matematikistino, astrologo (n. 1929)
- 2016: Prince Rogers Nelson, usona muzikisto, komponisto, muzikproduktisto kaj kantoverkisto (n. 1958)
- 2017: Magdalena Abakanowicz, pola skulptistino aranĝinta pli ol 100 ekspoziciojn en la tuta mondo (n. 1930)
- 2018: Guggi Löwinger, aŭstra dancistino, aktorino kaj kantistino (n. 1939)
- 2020: Florian Schneider, germana muzikisto, membro de Kraftwerk (n. 1947)
- 2022: Mwai Kibaki, prezidanto de Kenjo (n. 1931)
La 21-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):