Centimetro (simbolo: cm) estas cgs-unuo de longo, mallongigita per cm. Unu centimetro egalas al centono de metro, kiu estas la SI-unuo de longo.

1 centimetro = 0,01 metro
1 metro = 100 centimetroj

Ekzemploj

Por bildigi la grandecon de unu centimetro, jen listo de aĵoj longaj de inter 1 cm kaj 10 cm (= 1 decimetro).

  • 1 cm estas:
    • 10 milimetroj (mm).
    • 0,39 coloj.
    • flanko de kvadrato, kies areo estas 1 cm2, aŭ 10−4 m2.
    • streko de kubo, kiu havas volumenon de 1 ml (mililitro).
  • 1,5 cm -- longo de moskito.
  • 2,54 cm -- unu colo.
  • 3,1 cm -- 1 atoparseko, humura unuo, (10−18 parseko).
  • 4,27 cm -- diametro de golfludpilko.
  • 50 mm -- fokusa longo de norma fotada lenso por 35 mm-a foto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.