troja asteroido de Jupitero From Wikipedia, the free encyclopedia
18281 Troso estas troja asteroido de Jupitero malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle Third Trojan Survey).
18281 Troso | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 18281 Tros |
Aliaj nomoj | 4317 T-3; 1988 RK12 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1977 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
776,766 Gm (5,192 AU) 695,904 Gm (4,652 AU) 857,628 Gm (5,733 AU) |
Discentreco | 0,1041 |
Meza anomaliangulo | 112,815° |
Klinangulo | 9,545° |
Periodo | 4321,611 tagoj (11,832 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
171,193° |
Argum. de periapsido | 170,580° |
Terdistanco - Minimuma |
545,178 Gm (3,644 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 13,976 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,099 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,5 |
Ĝi estas ano de la Troja Tendaro; aro da korpoj, kiuj orbitas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero.,[1]
Ĝi ricevis la nomon de Troso, nepo de Dardano kaj filo de Eriktonio el Dardanio en la helena mitologio. Li donis sian nomon ankaŭ al la regiono Troado, kies ĉefa urbo estis Trojo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.