asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
136557 Neleo estas troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas kun iometa klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, do en la tiel nomata « Greka Tendaro ».[1].
136557 Neleo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 136557 Neleus |
Aliaj nomoj | 5214 T-2; 2002 GE50 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
780,243 Gm (5,216 AU) 730,829 Gm (4,885 AU) 829,658 Gm (5,546 AU) |
Discentreco | 0,06333 |
Meza anomaliangulo | 319,303° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 9,960° |
Periodo | 4350,663 tagoj (11,911 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
277,794° |
Argum. de periapsido | 162,670° |
Terdistanco - Minimuma |
583,830 Gm (3,903 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,63 |
Ĝi estis malkovrita la 25-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Ĝi ricevis la nomon de Neleo, patro de la greko Nestoro, konata pro lia saĝo. Neleo, lia edzino Kloro kaj iliaj aliaj infanoj estis ekzilitaj en Mesinon. Pli malfrue, ĉiuj krom Nestoro estis mortigitaj de Heraklo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.