120347 Salacio

Transneptuna objekto From Wikipedia, the free encyclopedia

120347 Salacio
Remove ads

120347 Salacio estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de septembro 2004 de la usonaj geastronomoj Kristina M. Barkume, Henry G. Roe kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar (San-Diego, Kalifornio, Usono). Ĝi esti retrovita sur fotoj de 1982.

Rapidaj faktoj asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto ...
Remove ads

Ĝi havas unu lunon : Aktaeo.

Remove ads

Orbito

Ĝi iam estis klasifikata kiel kubevano : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[1] Tamen, ĝi havas grandan klinecon kaj estas proksima de la resonanco 3:5 kun Neptuno. Ĝi estas prefere rigardita kiel objekto de la " vastigita disa disko ".

Ecoj

Kvankam ĝia orbito similas tiujn de la Haŭmea familio, ĝi ne estas ano de tiu familio : ĝi havas plej malgrandan albedon inter la konataj transneptunaj objektoj kaj en ĝia spektro mankas la sorbaj bendoj de la akva glacio, karakteriziloj de la Haŭmeaj familianoj.[2] De 2019, la kombinata maso de la sistemo Salacio – Aktaeo estas taksata je (4,922 ± 0,071) x 1020 kg

Michael E. Brown listigis ĝin kiel preskaù certe nanplanedon[3] kun taksata diametro de 921 km, sed IAU ne formale agnoskis tion.

Remove ads

Satelito

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aktaeo (luno).

Ĝia satelito, Aktaeo, estis malkovrita la 21-an de julio 2006 de Keith S. Noll, Harold F. Levison, Denise C. Stephens kaj William Grundy uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 19-an de septembro 2004.

Tiu satelito havas diametron de 290 ± 21 km, orbitan duonan grandakson de 5724 ± 27 km kaj orbitan periodon de 5,493882 ± 0,000023 tagoj t.e. 131,85 horoj. Ĝia orbita klineco estas 23,59° ± 0,36° kun malgranda discentreco : 0,0098 ± 0,0038.

Nomoj

La ĉefa korpo ricevis la nomon de la romia diino Salacio, edzino de Neptuno kaj ekvivalentino de la helena Amfitrito. La satelito estis nomita laù la nereidino Aktaeo.

Notoj kaj referencoj

Loading content...

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads