asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
10140 Villon estas tre malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, en orbita resonanco 1:2 kun Marso.
10140 Villon | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10140 Villon |
Aliaj nomoj | 1993 SX4 ; 1973 GZ ; 1977 KH ; 1984 CJ ; 1990 WQ15 |
Nomita laŭ | François Villon vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eric Walter Elst |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1993 |
Loko de malkovro | Caussols (Alpes-Maritimes, Francio). |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
362,077 Gm (2,420 AU) 314,379 Gm (2,101 AU) 409,775 Gm (2,739 AU) |
Discentreco | 0,1317 |
Meza anomaliangulo | 39,954° Epoko : 9-a de aŭgusto 2022 |
Klinangulo | 2,621° |
Periodo | 1375,344 tagoj (3,765 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,15 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
165,440° |
Argum. de periapsido | 20,913° |
Terdistanco - Minimuma |
165,207 Gm (1,104 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,78 ± 0,13 km Ĉefa korpo : 4,57 ± 0,19 km |
Rotacia periodo | 0,1045 tago (2,50861 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,280 ± 0,078 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,87 |
Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1993 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio de Calern en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).
Ĝi estis nomita en memoro de Francois Villon (1431 – post 1463), unu plej granda franca lirika poeto, konata pro siaj baladoj, kanzonoj kaj rondeloj. Le grand Testament estas lia ĉefa verko, en kiu li recenzas sian vivon, esprimante sian abomenon kontraŭ la malsano, la maljuneco, la morto, kaj kortuŝan bedaŭron pri sia malŝparita juneco. Kulpa de pluraj krimoj, li pasis multan tempon en malliberejo, kaj fine estis kondamnita al la pendumo (Ballade des pendus). Tamen, en 1463 lia kondamno estis ŝanĝita al ekzilo el Parizo. De tiam oni perdis lian spuron...
Ĝia satelito estis malkovrita la 9-an de marto 2022 de V. Benishek, P. Pravec kaj R. Durkee, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 8-an de junio 2022
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,42 km, orbitan duonan grandakson taksita al 11 km kaj orbitan periodon de 1,1862 ± 0,0004 tago (28,47 ± 0,01 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10139 Ronsard | 10140 Villon | 10141 Gotenba |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.