From Wikipedia, the free encyclopedia
Žygimantas Kęstutatis aŭ Sigismondo la 1-a (naskiĝis proksimume 1365, mortis la 20-an de marto 1440 en Trakai) estis Grandduko de Litovio (1432-1440). Filo de Kęstutis, frato de Vytautas.
Žygimantas Kęstutaitis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Grandduko de Litovio | |||||
Bildigo de Sigismondo el la 19-a jarcento | |||||
Sigelo de Sigismondo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | proks. 1365 en Trakai Island Castle | ||||
Morto | 20-an de marto 1440 en Trakai Island Castle | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Vilno vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Gediminidoj vd | ||||
Patro | Kęstutis vd | ||||
Patrino | Birutė vd | ||||
Gefratoj | Rymgajla (en) , Danutė of Lithuania (en) , Tautvilas Kęstutaitis (en) , Vytautas, Vaidotas (en) , Voishvil (en) , Butautas (en) kaj Miklausė Marija (en) vd | ||||
Edz(in)o | vd | ||||
Infanoj | Michael Žygimantaitis (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Grandduko de Litovio | |||||
Dum | 1432–1440 | ||||
Antaŭulo | Švitrigaila | ||||
Sekvanto | Kazimiro la 4-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum lukto inter Vytautas kaj Jogaila, li estis kaptita de Jogaila (1382-1384). En la jaro 1384 en Prusio kune kun Vytautas kontraktis kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj kontraŭ Jogailo, al kiu li subiĝis en la jaro 1386.
Partoprenis en intertraktadoj kaj subskribo de paktoj kun Ordeno de Germanaj Kavaliroj en la jaroj 1398, 1411, 1422, 1431. Partoprenis en Batalo de Grunwald. Dum regado de Vytautas ne havis politikan influon kaj subtenis fraton.
Post la morto de Vitautas kaj ekreĝado de Švitrigaila, en la jaro 1432, Žygimantas partoprenis en komploto kontraŭ li. Post fugo de Švitrigaila en Polack, Žygimantis estis proklamita kiel grandduko. Li venkis sian kontraŭulon en milito dum 1432-1437. Žygimantas pliigis rajtojn ne nur al katolikaj sed same al ortodoksaj nobeloj, sed ili plejparte ne subtenis lin, ĉar la grandduko strebis subigi la Grandduklandon de Litovio al Pollando.
Žygimantas estis tre suspektema, eble sciante pri forta opozicio al si, kaj pro tio konstante serĉis komplotanojn, kruele punis ilin, konfiskadis bienojn, mortpunis. Pro tio ekis onidiroj, ke la grandduko eĉ volas plene ekstermi la nobelaron. Kontraŭ grandduko estis aranĝita komploto kunligita kun Švitrigaila. La grandduko estis mortigita en sia kastelo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.