From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŭalio aŭ Walī (en araba ولي, plurale ʾawliyāʾ أولياء), estas araba vorto signife "gardisto", "protektanto", "helpanto", ktp.[1] "Ŭalio" estas iu kiu havas "ŭalaja" (aŭtoritato aŭ gardotasko) super iu alia. Ekzemple, ĉe fikho, patro estas Ŭali de sia filo ĉefe de sia filino por geedziĝo.
En Islamo, la arablingva esprimo ولي الله walī allāh povas esti uzata por aludi al iu kiu havas la "aŭtoritaton de Dio":
|
Tamen, la plej ofta signifo de la vorto estas simple islama sanktulo aŭ sankta persono.[3] En turka la vorto estis adoptita kiel veli.[4] En Palestino la vorto wali signifas kaj sanktulo kaj la tombo aŭ maŭzoleo de sanktulo. Tio aperas en la okcidenta fakbibliografio de 19a al komenco de la 20a jarcento, kie la vorto estas literumita "wali", "weli", "welli" ktp., en angla kaj "oualy"[5] en franca.
Tiu termino devas esti malkonfuzata kun diferenca sed tre simila vorto wāli (en araba والي kun longdaŭra a, kio donus simile ŭali) kio estas la administracia titolo kiun tenas funkciulo[6] aŭ guberniestro kaj estas ankoraŭ uzata nuntempe en kelkaj islamaj landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.